Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
==[[Francafriko]]==
Kial meti Angolon en la listo de la koncernaj landoj? Angolo ne estis franca kolonio kaj ne estas specialaj rilatoj inter Angolo kaj Francio dum ja estas specialaj rilatoj inter Angolo kaj Portugalio kie loĝas centoj da miloj da angolanoj. Mi supozas, ke temas pri eraro en la franca versio, kiun ni povas korekti en la nia, pli ĝuste. --[[Vikipediisto:Kani|kani]] 20:32, 22. Feb 2009 (UTC)
 
: Prave. Mi nur "maŝine" tradukis el la franca paĝo. Tamen mi kontrolis kaj trovis http://www.stop-francafrique.com/, en kiu oni legas, ke freŝ-historie okazis kaŝ-komerco pri armiloj de Francio al Angolo. Temas pri t.n. Angolagate (http://fr.wikipedia.org/wiki/Angolagate france + 3 aliaj lingvoj). Do mi lasis Angolon en la listo. [[Vikipediisto:Popolano|Popolano]] 21:42, 22. Feb 2009 (UTC)