Alain Bringolf: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Alain Bringolf Alain Bringolf naskiĝis en La Chaŭ-de-Fonds en la jaro 1940. Li estas fakulo pri edukado kaj instruisto. Li estas membro de politika partio laborista. De 1977 ĝis 199…
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:02, 1 mar. 2009

Alain Bringolf

Alain Bringolf naskiĝis en La Chaŭ-de-Fonds en la jaro 1940. Li estas fakulo pri edukado kaj instruisto. Li estas membro de politika partio laborista. De 1977 ĝis 1995 li estis membro de la registaro de la urbo La Chaŭ-de-Fonds (ekzekutiva povo). De 1973 ĝis 2009 li estis membro de la kantona parlamento de la kantono Neuchâtel (legislativa povo).

Pri Esperanto :

Alain Bringolf kaj Claude Gacond estis kolegoj en la kantona parlamento dum pluraj jaroj kaj konas unu la alian ekde jardekoj. Same ili estis kolegoj en la lernejoj de la urbo La Chaŭ-de-Fonds, kie ili dediĉis sian tutan vivon al instruado al infanoj. Tiel Bringolf povis konsciiĝi pri la valoro de la aktivecoj de sia kolego Gacond. Claude Gacond estas arkivisto de la Centro pri Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia CDELI , kiu situas en la urba biblioteko de La Chaŭ-de-Fonds.

Alain Bringolf kiel kantona deputito lanĉis mocion « Valorigi Esperanton », kiu ricevis apogon per subskribo de 27 deputitoj, kiam ĝi estis oficiale transdonita al la registaro de la kantono Neuchâtel en 2008. La Kantona Konsilio (legislativa instanco) akceptis la mocion « Valorigi Esperanton » per 60 poraj voĉoj kaj 41 kontraŭaj voĉoj en februaro 2009.