Julia C. Isbrücker: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
Post la milito, kiam la domo en Arnhem estis detruita, ŝi dediĉis sin al nova afero. Kun Andreo Cseh ŝi fondis la unuiĝon [[Universala Ligo]], mondfederistan organizaĵon surbaze de la verko de [[Clarence K. Streit]]. La oficiala lingvo estis Esperanto, sed povis aliĝi ankaŭ neesperantistoj. De tiam ŝi reprezentis Universalan Ligon en internaciaj mondfederistaj kongresoj kaj konferencoj, ĉiam akcentante, ke supernacia [[federacio]] bezonas neŭtralan supernacian lingvon. Per sia inteligenta kaj takta argumentado ŝi kreis en larĝaj medioj favoran sintenon rilate Esperanton.
 
Intertempe ŝi multe verkis kaj tradukis, antaŭ ĉio por la gazeto ''[[La Praktiko]]'', kiu fariĝis oficiala organo de Universala Ligo. Sed, ĉiam interesiĝante pri filozofio kaj religio, ŝi ankaŭ tradukis en Esperanton la verkon de [[Martin Kojc]], ''[[La lernolibro de la vivo]]''. Kuntradukantino de [[Akbar]].
 
(laŭ EdE kaj H. H. Vermaas en ''Esperanto'', marto 1971/784)