Konkero de Ameriko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 32:
 
La eŭropa konkero realiĝis el urbaj enklavoj kaj neniam eniris aŭ estis malakceptita en ampleksaj areoj de la kontinento. Tiele, diversaj popoloj ankoraŭ hegemoniis sur diversaj teritorioj ĝis fine de la [[18a jarcento]] aŭ eĉ de la [[19a jarcento]], kiam ili suferis novan tajdon de konkero fare de la ĵus sendependiĝintaj amerikaj ŝtatoj: la [[Patagonio]], la [[Pampo]], la [[Granda Ĉako]], la [[Mato-Groso]], la [[Amazonio]], la [[Regiono de Darjeno]], la grandaj ebenaĵoj de la okcidento de [[Nordameriko]] kaj [[Alasko]] inter alaij, restis sub la hegemonio de nacioj kiel la [[Mapuĉoj]], [[Hetoj]], [[Rankeloj]], [[Viĉio]], [[Tobaoj]], Amazonianoj, [[Algonkena lingvaro|Algonkenoj]], [[Hopioj]], [[Komanĉoj]], [[Inuitoj]] kaj multaj aliaj. Kelkaj indiĝenaj popoloj, nomitaj en la 19a jarcento ''sovaĝaj'' de multaj personoj de kelkaj landoj kiel [[Argentino]], [[Brazilo]], [[Hispanio]], [[Francio]], [[Rusio]], [[Britio]], Usono, [[Urugvajo]], [[Ĉilio]], [[Portugalio]], [[Japanio]], [[Germanio]], [[Belgio]], [[Nederlando]], [[Irlando]], [[Italio]], inter aliaj, kaj ankaŭ nomitaj ''indioj'' de multaj personoj de kelkaj landoj kiel [[Argentino]], [[Brazilo]] kaj [[Hispanio]], suferis militagadojn fare de la novaj ŝtatoj de Ameriko kaj ties armeoj laŭlonge de la jacentoj 19a kaj 20a. kio estis denoncita de kelkaj personoj kiel [[genocido]], dum de aliaj personoj la sama agado estas konsiderata kiel "civiliza agado" aŭ "paciga agado".
 
Dum la Konkero de Ameriko (19a kaj [[20a jarcento]]j), ankaŭ kelkaj sendependaj amerikaj ŝtatoj, kiel Argentino, Ĉilio kaj Usono, iniciatis agadojn okupantajn teritoriojn de indiĝenoj en diversaj disvolvigaj situacioj; kelkaj fakuloj asertas, ke en tiaj agadoj tiuj landoj realigis politikon de [[etna purigado]] kaj de [[genocido]],<ref>Schiler, Herman. (2002). [http://www.pagina12.com.ar/diario/elpais/1-11387-2002-10-12.html ''El genocidio en Argentina: de Roca a Videla''], Paĝo/12, 12 de oktobro de 2002.</ref><ref>[http://www.choike.org/nuevo/informes/1358.html]</ref> sed aliaj fakuloj negas tion.<ref>Cresto, Juan José (2004), [http://www.lanacion.com.ar/opinion/nota.asp?nota_id=656498 ''Roca y el mito del genocidio''], La Nación, 23a de novembro de 2004.</ref>
 
[[Dosiero:Woundedknee1891.jpg|thumb|400px|right|Foto de la [[Masakro de Wounded Knee]], dum la '''Konkero de Ameriko''' en la [[19a jarcento]] fare de Usono kontraŭ la nacio [[Siuoj]]]]
 
Krome en la [[20a jarcento]] aliaj amerikaj kaj eŭropaj landoj realigis rasistajn politikojn kontraŭ indiĝenoj, afrikamerikanoj kaj ties posteuloj, foje kiel sekvo de la hispana doktrino de ''limpieza de sangre'' (sangopureco) kaj foje kiel respegulo de la doktrino de [[rasismo]] biologia kaj pseŭdoscienca eŭrope.
 
==Kronologio==
Estas klara la komencodato de la Konkero de Ameriko ([[1492]]), sed la findato ne ests tiom klara. Pri Hispanio, en la [[1570-aj jaroj]] dekreto de la reĝo [[Filipo la 2-a (Hispanio)|Filipo la 2-a]] malpermesis la konkeron, kiu de tiam nomiĝis ''pacigo''. Krom tiu termina afero oni povas aserti, ke la Eŭropa Konkero de Ameriko finiĝis per la ĝenerala proceso de emancipiĝo komencita de la [[Usona Revolucio|usona sendependigo]] en [[1776]] kaj kreado de sendependaj kaj suverenaj ŝtatoj en Ameriko kiu etendiĝis laŭlonge de la 19a kaj 20a jarcentoj. La lasta ŝtato kiu sendependiĝis de eŭropa potenco estis [[Belizo]] en [[1981]], sed ankoraŭ restas kelkaj koloniaj enklavoj.
 
Spite tion la proceso de konkero de [[indiĝenoj]] pludaŭris en la jam sendependaj landoj. Ekzemple estas la nomita ''[[Konkero de la Okcodento]]'' fare de [[Usono]], kaj la nomitaj ''[[Konkero de la Dezerto]]'' kaj ''[[Pacigo de la Araŭkanio]]'' en [[Argentino]] kaj [[Ĉilio]], pere de kiuj oni konkeris la terojn kaj oni subpremis la popolon de [[Mapuĉoj]]. Eĉ fine de la 20a jarcento en landoj kiel [[Kolombio]], [[Venezuelo]], [[Brazilo]] kaj [[Peruo]] okazis kazoj de blankulaj [[Kolono|kolonoj]] kiuj senposedigis la indiĝenajn popolojn el siaj teritorioj ĉu perforte ĉu pere de neklara negocado. La kontinenta organziaĵo de indamerikaj popoloj pludenoncas faktojn faritajn kontraŭ la [[homaj rajtoj]]. La elekto de [[Evo Morales]] kiel prezidento de [[Bolivio]] en [[2006]], unua prezidento de amerika ŝtato apartenanta al [[indiĝena]]j movado kaj popolo, estis prezentita de siaj sekvantoj kiel la unua oportuno por malmunti la etnokolonian strukturon de la amerikaj ŝtatoj.<ref>[http://www.pagina12.com.ar/diario/elmundo/4-74475-2006-10-14.html ''Evo atacó al estado colonial'', Paĝo/12, 14 de oktobro de 2006]</ref>
 
==Notoj==