Flandroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
aldonis ligilojn
PaulP (diskuto | kontribuoj)
aldonis iom da detaloj
Linio 1:
La '''Flandroj''' estas nacio konsistanta el pli ol ses milionoj da homoj<ref>http://www4.vlaanderen.be/dar/svr/Cijfers/Pages/Excel.aspx konsultita en 2009-03-11.</ref> en [[Flandrio]], la norda duono de la ŝtato [[Belgio]]. Flandroj parolas la [[nederlanda lingvo|nederlandan]] kiel tutnacian interlingvon, sed la plimulto krome parolas lokan regionan lingvon, kiel ekzemple la [[limburga lingvo|limburga]], [[antverpena lingvo|antverpena]] kaj pluraj aliaj. Ĉiuj edukitaj flandroj krome parolas fremdajn lingvojn kiel la [[franca lingvo|franca]], [[angla lingvo|angla]] aŭ [[germana lingvo|germana]].
 
Ĉar origine [[Flandrio]] estis pli granda ol nun, ekzistas Flandroj ankaŭ ekster la [[Flandra Regiono]], nome en Flandra [[Zelando]] (nomataj ''Zeeuws-Vlamingen'', Zelandaj Flandroj) kaj en la franca departemento [[Nord]] (nomataj ''Frans-Vlamingen'', Francaj Flandroj).
 
==Religio==
Ĉirkaŭ 70 % de la flandroj nomas sin [[katoliko]], estas baptitaj, edziĝas katolike, kaj estas enterigitaj laŭ la katolika rito. La granda plimulto el ili tamen ne regule vizitas katolikajn diservojn. Ekzistas malgranda malplimulto da [[protestanto]]j.
 
==Simboloj==
[[Dosiero:Flag of Flanders.svg|right|150px|Flag of the Flemish Region]]
[[Dosiero:Vlaamse vlag.jpg|right|150px|Flag of the Flemish Movement]]
La oficiala flago de la [[Flandra Komunumo]]<ref>Ekde 1973, vidu ''Decreet van 6 juli 1973 tot instelling van een eigen vlag, een eigen volkslied en een eigen feestdag van de Nederlandse Cultuurgemeenschap. Belgisch Staatsblad van 12 september 1973, blz. 10339.''</ref> kaj de la [[Flandra Regiono]]<ref>Ekde 1985, vidu ''Ministerieel besluit van 11 juli 1985 tot vaststelling van de afbeelding in kleur van de vlag van de Vlaamse Gemeenschap. Belgisch Staatsblad van 11 juli 1985, blz. 10285; Ministerieel besluit van 11 juli 1985 tot vaststelling van de afbeelding in zwart-wit van de vlag van de Vlaamse Gemeenschap. Belgisch Staatsblad van 11 juli 1985, blz. 10286.''</ref> estas nigra leono kun ruĝaj ungoj kaj lango, sur orflava fono. La dukolora flago (nigra/flava) tamen estas pli populara.
 
===Historio de la leono===
La voko ''Vlaenderen die Leu'' ("Flandrujo, la leono") tre probable estis uzita unuafoje dum la [[Batalo de la oraj spronoj]] la {{daton|11|julio|1302}} de la kunbatalantoj de [[Pieter de Coninck]]. Ĉirkaŭ 300 flandraj soldatoj, kiuj aliĝis al la franca armeo, estus vokintaj tiun frazon, kiam ili komprenis, ke ili perdis la batalon. Louis van Velthem priskribas en sia ''Spiegel Historiael'' kanton, kiu dum la batalo de Blangys-Guinegatte (en aŭgusto [[1472]]) estus uzata, kaj kiu ankaŭ temas pri leono.
 
La verkisto [[Hendrik Conscience]] iĝis ĝin populara inter la publiko per sia romano [[La Leono de Flandrio]].
 
==Referencoj==
{{Referencoj|2}}
 
[[Kategorio:Flandroj| ]]