Israela Laborista Partio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ro:Partidul Laburist (Israel)
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
La Laborista Partio estis fondita en [[1968]], kiel alianco inter tri maldekstraj partioj: ''[[Mapai]]'', [[Laborisma Unueco]] kaj ''[[Rafi]]''. La plej granda inter tiuj partioj estis Mapai, kiu estis reginta Israelo senĉese de 1948 ĝis tiam, sub la gvidado de [[David Ben-Gurion]]. Dum la postaj jardekoj, la Laboristoj fariĝis la plej granda maldekstra israela partio, dum la [[Likud]] fariĝis la plej granda dekstra partio. La Laboristoj kaj la Likud ĉiam estis la du ĉefaj partioj de Israelo ĝis la jaro 2006, kaj alterne gvidis la landon, kutime en koalicioj kun aliaj partioj.
 
Entute estis kvin ĉef-ministroj kiuj apartenis al la Laborisma Partio: [[Levi Eŝkol]], [[Golda Meir]], [[Jicĥak Rabin]], [[Ŝimon Peres]] kaj [[Ehud Barak]]. La plej internacie konata el ili estas verŝajne Jicĥak Rabin, kiu firmissubskribis la historiajn [[akordoj de Oslo|akordojn de Oslo]] en 1995 en kiu li rekonis la [[OLP]] de [[Jasir Arafat]]. Kiel rezulto, li estis murdita de juda ekstremisto en 1995.
 
Kiam formiĝis la nova partio [[Kadima]] en 2005, parto de la gvidantoj de la Laborista Partio, kun [[Ŝimon Peres]] ĉekape forlasis la partion kaj aliĝis al Kadima.
En la lastaj generalaj elektoj en 2006, la Laborista Partio alianciĝis kun la religia partio [[Meimad]]. La du partioj kune akiris 15 elcentojn de la voĉdonoj, kaj venis en la dua loko post la nova partio [[Kadima]], kun 15 elcentoj de la voĉdonoj. Post la elektoj, la Laborista Partio kaj Kadima formis registaron kune, kaj [[Ehud Olmert]] de Kadima fariĝis la ĉef-ministro. La estro de la Laboristoj [[Amir Perec]] fariĝis la ministro pri defendo, sed li estis multe kritikata pro lia konduto dum la milito kontraŭ [[Libano]].
 
En la lastaj generalaj elektoj en 2006, la Laborista Partio alianciĝis kun la religia partio [[Meimad]]. La du partioj kune akiris 15 elcentojn de la voĉdonoj, kaj venis en la dua loko post la nova partio [[Kadima]], kun 15 elcentoj de la voĉdonoj. Post la elektoj, la Laborista Partio kaj Kadima formis registaron kune, kaj [[Ehud Olmert]] de Kadima fariĝis la ĉef-ministro. La estro de la Laboristoj [[Amir Perec]] fariĝis la ministro pri defendo, sed li estis multe kritikata pro lia konduto dum la milito kontraŭ [[Libano]].
 
Post tio, estis elektita nova gvidanto [[Ehud Barak]]. En la balotoj de februaro 2009, la partio akiris 13 seĝojn en la Parlamento ([[Kneset]]), la plej malalta en la tuta historio de la partio.
==Ideologio==
 
La Israela Laborista Partio tradicie havas social-demokratajn poziciojn pri la ekonomio, sed dum la lasta periodo ĝi fariĝis pli centra kaj liberala. Tamen, dum la kampanio por la elektoj de 2006 sub la gvidado de Peretz, la partio prenis pli maldekstrajn star-punktojn pri ekonomiaj demandoj.
La Laboristoj estas kutime konsiderataj pli moderaj ol la Likud pri la konflikto kun la [[Palestinanoj]] kaj la [[araba]] mondo. Tamen, la Laborisma Partio subtenas la fundamentan rajton de Israelo ekzisti kaj ĝia raito defendi sin mem milite de kiu ajn araba minaco, kaj ĝiaj pozicioj ne tiom malsimilas de la averaĝa pozicio de la israela publiko kaj de aliaj israelaj partioj. La plej gravaj politikistoj de la Laborista Partio ofte havis karieron en la armeo, antaŭ ol eniri politikon.
 
Tamen, la Laboristaj ĉef-ministroj kutime montris sin esti pli moderaj kaj pretaj kompromisi kun la Palestinanoj ol la ĉef-ministroj de Likud.