Hostio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
La nocio hostio impregniĝis je konceptoj originanta el ĝia aplikado al Jesuo Kristo kiu pro amo al la homoj senrezerve sin donas al la Patro akceptante kion la homoj faras al li: li estas la antonomazia Hostio, viktimo tute akcepta! La konsekritaj panfolieroj prenas nomon kaj teologian sencon el tiu Origina Hostio.
 
Krom teologiaj traktatojtraktaĵoj pri la religia valoro de la rito de la konsekro de hostio, svarmis en pasintaj epokoj popolaj rakontoj pri hostio: hostio ŝtelita kaj profanata, hostio sanganta, ostio kuirita de judoj, hostio mirakla... (Vidu http://it.wikipedia.org/wiki/Eucaristia).
 
La vorto hostio trovas siajn antaŭajn uzon kaj sencon en la klasikaj lingvoj, kie ĝi indikis ion noblan, vivan aŭ sanktan, buĉe oferindan al la diaĵoj. La sama koncepto ofte troviĝas en la hebrea Biblio (vidu en Levidoj). En tiu lasta, krome, pri oferoj, sangaj aŭ sensangaj, la profetoj kohere substrekis la provizorecon dum en la Nova Testamento rilate la konsekron kaj manĝon de la hostio ([[Eŭkaristio]]) estas markita la definitiveco.