Internaciismo (institucia): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
plu el fr
plu el fr
Linio 10:
En la internaciista perspektivo, la laboristoj agas solidare celante [[tutmonda revolucio|mondan revolucion]], kaj subtenas la alilandajn laboristojn sed ne ilian lokan registaron. Internaciismo resumeblas per la frapfrazo {{citaĵo|Laboristoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!}} kiu estas la lasta frazo de la ''[[Komunista Manifesto]]''. La unuaj sindikatistoj eklernis, ke ju pli da membroj, des pli da efikeco, ĉar kunigante siajn fortojn, la laboristoj akiris pli da prempovo. Tio aplikita je internacia skalo kreskigus la potencon de laboristoj kontraŭ tiun de iliaj mastroj. Necesas kuniĝi kontraŭ la [[reganta klaso]] kiu, laŭ la marksistoj, subpremas la laboristojn.
 
Internaciismo estas ia [[pacifismo]] kaj kontraŭas interpopolajn militojn. Laŭ la markisma teorio la malo de proleta internaciismo estas "burĝa naciismo".
 
[[Karl Marx|Karlo Markso]] diris: "Mi estas mondcivitano"<ref>'''(fr)''' [http://www.marxists.org/francais/lafargue/works/1890/00/lafargue_18900000.htm Souvenirs personnels sur Karl Marx], de [[Paul Lafargue|Paŭlo Lafargo]].</ref>. Tiu vidpunkto estas sufiĉe malsimila al tiu de iuj [[Social-demokratio|social-demokratoj]], kiel [[George Orwell|Georgo Orvelo]] dum la dua mondmilito, kiu observis, ke "en ĉiuj landoj, la malriĉuloj estas pli naciistaj ol la riĉuloj"<ref>George Orwell, [http://www.k-1.com/Orwell/site/work/essays/lionunicorn.html ''The Lion and the Unicorn'']. Li tiel kontraŭdiris siajn antaŭajn opiniojn, kiam li anis en la [[Sendependa laborista partio]].</ref>.
 
== Notoj ==
<references />
 
[[Kategorio:Politiko]]