Ernest Shackleton: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e La dosiero ErnestHenryShackleton.jpg estis forigita ĉar ĝi estis forigita el la Komunejo de Shizhao: In category [[commons::category:Unknown as of 4 March 2009|Unknown as of 4 Mar
Linio 1:
 
[[Dosiero:ErnestHenryShackleton.jpg|thumb|right|200px|Ernest Shackleton]]
'''Ernest Henry SHACKLETON''' (n. la [[15-an de februaro]] [[1874]] - m. la [[5-an de januaro]] [[1922]]) estis [[Anglio|angla]]-[[Irlando|irlanda]] [[esploristo]], kiu ludis gravan rolon en la tiel nomata "heroa epoko" de la esplorado de [[Antarkto]]. Lia unua spertaĵo pri polusaj regionoj okazis kiel tria oficiro dum la [[ekspedicio Discovery]] de [[Robert Falcon Scott]] ([[1901]]-[[1904]]), el kiu li devis reveni pro sanproblemoj. Ĉagrenita pro tiu persona malsukceso, li reiris al Antarkto en [[1907]], kiel estro de la [[ekspedicio Nimrod]]. En [[januaro]] [[1909]], li kaj tri kunuloj plenumis marŝadon suden ĝis la rekorda latitudo 88°23'S, nur 190 kilometrojn el la [[suda poluso]]. Li pro tio estis [[Kavalireco|kavalirigita]] de la reĝo [[Eduardo la 7-a (Britio)|Eduardo la 7-a]].