Esperantismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
"La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta [[mondo]] la uzadon de [[lingvo]] neŭtrale homa, kiu 'ne entrudante sin en la internan vivon de la [[popolo]]j kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn [[nacia lingvo|lingvojn naciajn]]', donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj [[lando]]j, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo au espero, kiun tiu au alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas." (El la [[Deklaracio pri Esperanto|BULONJA DEKLARACIO]] §1).
 
Laŭ [[Zlatko Tišljar]] esperantismo estas identecsento de personoj edukitaj per la ideologio de la interna ideo en la komuna lingvo Esperanto. La ideologio de la [[Interna Ideo]] estas difinita en la poemoj de L.L. Zamenhof, kies esenco estas kredigi al homoj uzantaj Esperanton, ke per tio ili ekapartenas al aparta homgrupo; ties rolo estas plibonigi la mondon per lingvo, kiu certigos la mondan pacon. Ĝi kaŭzas emocian rilaton al tiu grupo kaj pretecon batali por ĝi kaj sin oferi por ĝi, kiam ĝi estas endanĝerigita; pro tio la esperantista grupo same kiel nacioj kreis la propran kulturon, kutimojn, simbolojn kaj instituciojn.