Henri-Georges Clouzot: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova artikolo: "Henri-Georges Clouzot"
 
e Ald. sekcion "Biografio"
Linio 1:
'''Henri-Georges ClouzotCLOUZOT''', (naskiĝis la {{Daton|20|novembro|1907}} en [[Niort]] kaj mortis la {{Daton|12|januaro|1977}} en [[Parizo]]) estas [[Francio|franca]] kino-reĝisoro, scenaristo, dialogisto kaj produktoro.
 
==Biografio==
Henri-Georges Clouzot naskiĝis la {{daton|20|novembro|1907}} en [[Niort]]. Post klasikaj studoj, li unue turnis sin al ĵurnalismo. Li komencis adapti scenarojn, interalie ''[[Les Inconnus dans la maison (filmo)|Les Inconnus dans la maison]]'' de [[Henri Decoin]] kun [[Raimu]] kaj [[Le dernier des six (filmo)|Le dernier des six]] de [[Georges Lacombe]] kun [[Pierre Fresnay]] kaj [[Suzy Delair]]. Li debutis reĝisoradon per ''[[L'assassin habite au 21 (filmo)|L'assassin habite au 21]]'' (1942), kaj re-formis la paron [[Pierre Fresnay]]-[[Suzy Delair]], kaj dum germana okupado realigis filmon pri sendanto de anonimaj leteroj ''[[Le Corbeau (filmo)|Le Corbeau]]'' (1943), kiu estigis viglan polemikon en Francio, kiu tiam suferis pro denuncado. Komunista kampanjo estis lanĉita kontraŭ Clouzot (komparante lian filmon kun ''[[Mein Kampf]]'', kaj akuzante lin doni negativan bildon de Francio), kaj samtempe lia filmo estis kondamnita de konservativuloj kaj katolika centralo pro malmoraleco, dum [[Joseph Goebbels|Goebbels]] disspektigis ĝin eksterlande (tamen ne en Germanio, kie ĝi estis juĝita tro nigra). Post liberiĝo, male al la plimulto de dungitoj de [[Continental-Films]] (entrepreno kreita de Goebbels), Clouzot ne trafis en karceron, sed estis kondamnita al dumviva profesia malpermeso. Fama rezistanto tiam skribis al kritikanto de Clouzot: "Mia kara, vi ja scias, ke Clouzot ne estis pli kunlaboranto ol vi estis rezistanto". Dank'al al interveno de personecoj (kiel [[Pierre Bost]], [[Jacques Becker]], aŭ [[Henri Jeanson]], kiu subskribis sarkasman tekston "Cocos contre corbeau" ("Komunistoj kontraŭ korvoj")...), Clouzot revenis al reĝisorado kaj gajnis plurajn rekompencojn en [[Festivalo de Venecio]] kaj [[Festivalo de Cannes]] pro ''[[Quai des Orfèvres (filmo)|Quai des Orfèvres]]'' en 1947, ''[[Miquette et sa mère (filmo)|Miquette et sa mère]]'' en 1949, ambaŭ kun [[Louis Jouvet]], ''[[Manon (filmo)|Manon]]'' (1949), ''[[Le Salaire de la peur (filmo)|Le Salaire de la peur]]'', kun [[Yves Montand]] kaj [[Charles Vanel]] en 1952, filmoj kiuj altiris grandan spektantaron.
 
Clouzot fondis sian produktan firmaon [[Vera Films]], donante al ĝi la nomon de sia edzino [[Véra Clouzot]], brazil-devena aktorino, kiu rolis en pluraj el liaj filmoj.
 
Kinisto kun klasika, tamen tranĉa stilo, liaj tri unuaj filmoj malkaŝis influon de ekspresionisma kino, kaj ĉefe [[Fritz Lang]]. Li estis animita de ia perfektismo, kiu foje kondukis lin tirani siajn aktorojn. Moralisto ofte ĵetanta pesimisman rigardon al la socio, li estis reĝisoro de pluraj aliaj famaj filmoj, el kiuj ''[[Les Diaboliques (filmo)|Les Diaboliques]]'' (1954), suspenso-plena polica filmo , kiu enscenigis ambivalencan kaj ambiguan paron interpretitan de [[Simone Signoret]] kaj [[Véra Clouzot]], suspektitaj de la murdo de ties edzo ([[Paul Meurisse]]) fare de inspektoro kun rigora logiko ([[Charles Vanel]]); ''[[Le Mystère Picasso (filmo)|Le Mystère Picasso]]'' (1956), [[dokumenta filmo]] pri la metodo de pentristo [[Pablo Picasso]] kaj la ekiĝo de kelkaj el liaj pentraĵoj; kaj ''[[La Vérité (filmo)|La Vérité]]'' (1960), en kiu [[Brigitte Bardot]] trovis sian plej bonan dramecan rolon.
 
Henri-Georges Clouzot mortis la {{daton|12|januaro|1977}} lasante unu el la plej trafaj kaj interesaj filmografioj de franca kino.
 
En 1994, per ''[[L'Enfer (1994)|L'Enfer]]'', [[Claude Chabrol]] reprenis la scenaron de filmo, kiun Clouzot ne povis fini tridek jarojn antaŭe.
 
==Filmografio==