Nigra morto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fa, gl, uk modifo de: ar, ja, tr
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''nigra morto''' estis [[epidemio]] de [[pesto]] en la [[mezepoko]]. Ĝia unua apero kaŭzis amasan morton en [[Eŭropo]], inter [[1347]] kaj [[1351]]. Proporcie, ĝi postulis pli da vivo ol la pli fruaj epidemioj aŭ militoj.
 
La pesto disvastiĝis el [[Ĉinio]] kaj interna [[Azio]], Eŭropon atingis en 1347, post kiam [[kipĉakoj]] atakis ĝenovan setlejon sur [[Krimeo|Krimea duoninsulo]] kaj ili katapultis pestoinfektitajn kadavrojn en la urbon. La malsano disvastiĝis el la mediteraneja havenoj kaj atingis en 1347 [[Sicilio]]n, poste nordan [[Afriko]]n, la [[Itala duoninsulo|Italan duoninsulon]], [[Iberio]]n, [[Anglio]]n kaj [[Francio]]n (1348), [[Aŭstrio]]n, [[Hungario]]n, [[Svislando]]n, [[Germanio]]n kaj la Germanan [[ebenaĵo]]n (1349), same [[Skandinavio]]n kaj la [[BaltikumoBaltio]]n (1350). La pesto revenis en 1361–63, 1369–71, 1374–75, kaj 1390, 1400.
 
La morta proporcio estis la plej granda en la dense loĝitaj urboj, inter monaĥoj. Malpli suferis la Princlando de Milano, Flandrio kaj Béarn, dum multaj mortis en Toscana, Aragonia, Katalonia kaj Languedoc.
 
Mortis multaj nobeloj kiel [[Eleonora]], edzino de [[Aragonia Petro la 4-a de Aragono]], [[AlfonzoAlfonso la 9-a]] (reĝo de Kastilio) kaj Johanna, filino de [[Edvardo la 3-a]] dumvoje al sia geedza festo kun filo de AlfonzoAlfonso. Mortis du episkopoj de Canterbury: [[John de Stratford]] kaj [[Thomas Bradwardine]] unu baldaŭ la alia. Petrarca perdis Laura – inspiranton de liaj multaj versoj – kaj la apoganton, kardinalon [[Giovanni Colonna]].
 
Ĝenerale, mortis ok-ono, triono de la loĝantaro, depende de la areo. La franca kronikisto [[Jean Froissart]] kalkulis, ke ĉ. mortis triono de la loĝantaro. Loĝantaro de Anglio en 1400 estis duono ol tiu de 1300. En Anglio senhomiĝis ĉ. 1000 vilaĝoj. Laŭ kelkaj kalkuloj mortis entute ĉ. 20 milionoj da homoj je la pesto.
 
Loĝantaro de okcidenta Eŭropo atingis la nombron de antaŭ 1348 nur komence de la 16-a