Laŭlum: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Pu Songling
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Je la [[29-a de marto]], [[1923]], Li Shijun naskiĝis en kamparana familio de la vilaĝo Shatou (沙头村, sablejo) ĉe la bord de Hutuo-rivero en Anguo-gubernio de [[Hebei]]-provinco, [[Ĉinio]]. En 1936 kiel lernoknabo li aŭdis, ke gestudentoj de Pekino uzis Esperanton en korespondado dum la Kultura [[Movado de 4-a de Majo]], por eviti persekuton de reakciuloj. En 1939, li akiris la broŝuron ''Esperanto en Unu Monato'' kaj komencis memlerni la internacian lingvon. En 1940 li partoprenis la Korespondan Esperanto-Lernejon por daŭrigi sian studon de E. Ekde 1941, li partoprenis E-movadon, aranĝis E-ekspozicion kaj gvidis E-kursojn. En 1950, li partoprenis la preparadon de la fondo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redaktadon de la monata gazeto ''[[El Popola Ĉinio]]''. Samtempe li kontribuadis al la gazeto ''Popola Mondo''. En la sesdekaj jaroj, li fariĝis gvidanto en la traduka laboro de ''El Popola Ĉinio'', en la okdekaj jaroj, li eklaboris kiel vicĉefredaktoro de tiu gazeto. En 1983, li fariĝis membro de la [[Akademio de Esperanto]], membro de la Ŝtata Komisiono por Juĝo pri Kompetenteco de Superaj Tradukistoj kaj estro de la [[Ĉina Esperanto-Instituto]]. Ekde 1990, li ĝuas ŝtatan subvencion pro sia speciala kontribuo en ĵurnalisma laboro.
 
Li esperantigis jenajn verkojn: ''Sinjoro Dongguo'' (1962), ''La Okcidenta Ĉambro'', ''Ora Hakilo'', ''Kvin Fratoj Liu'', ''Knabino kaj Garolo'', ''Pri Popoldemokratia Diktaturo'', ''Pri Praktiko'', ''Pri Kontraŭdiroj'', ''Paroladoj ĉe la Literatura Kunsido en Yan’an'', ''Raporto pri la Kamparana Movado en Hunan'', ''Aŝma ''(1965, 1980 dua eld.), ''Aŭtuno en la Printempo ''(1980, 1981 dua eld.), ''Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang ''(1985), ''Qu Yuan ''(1987), ''Frosta Nokto ''(1988), ''Elektitaj Ĉinaj Antikvaj Poemoj Ilustritaj ''(1990) ''Mirrakontoj de Liaozhai ''(1994), ''Noktomezo ''(romano, ĉefverko de Mao Dun, parte aperinta en ''El Popola Ĉinio '' kaj ''Verda Stelo ''), ''Ĉe Akvorando ''(klasika romano, en manuskripto2004), ''5000 Ĉinaj Popoldiroj ''(parte aperinta en ''La Mondo ''), ''Romano pri la tri regnoj'' (Klasika romano, 2008).
 
Li tradukis aŭ poluris kune kun aliaj la verkojn ''Ĉina Antologio ''(en tri volumoj), ''Noveloj de Lusin'', ''Montara Vilaĝo'', ''Ruĝdoma SongĝoSonĝo ''(Klasika romano, 1996), ''La Familio ''(1998), ''Noveloj el Antikva Ĉinio ''(1999).
 
Li verkis ''Lernolibro de Esperanto ''(1949), ''222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj ''(1994), ''Pri la Traduka Arto de Esperanto '' (kurso 1997), ''250 Rakontoj pri Afanti '' (en versoj, parte aperis en ''El Popola Ĉinio '' kaj ''Penseo'', poemojn, novelojn, dramojn, eseojn kaj recenzojn, kiuj aperis en diversaj gazetoj.