Hermann Behrmann: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e startis -> startigis
Linio 3:
Li studis pedagogion ĉe la Pedagogia Altlernejo en [[Bielefeld]] kaj laboris poste kiel instruisto en elementa lernejo en [[Paderborn]]. Por sia unua ŝtata ekzameno de instruisto, li prezentis kiel laboraĵon novstilan Esperanto-kurson, kiu fariĝis bazo de la kurso [[Esperanto programita]].
 
Li fondis ĉirkaŭ la jaro [[1969]] Esperanto-eldonejon en [[Löhne]]. Post lia translokiĝo al [[Paderborn]], estiĝis el ĝi la [[Esperanto-Centro Paderborn]], kiu registriĝis kiel asocio laŭ germana juro en [[1977]]. Tiu ĉi centro - ĉiam gvidata de Hermann Behrmann - startisstartigis la kampanjon "Testo 5.000": Oni serĉis 5.000 homojn, kiuj pretis "testi" Esperanton, lernante la lingvon pere de "Esperanto programita". La partoprenantoj povis senpage pruntepreni la lernokajerojn kaj la diskojn aŭ kasedojn. Kvankam la nombro de lernintoj kaj lernantoj superis 5.000 jam en [[1980]], la "testo" estis daŭrigata ĝis ĉ. la jaro [[1988]], kiam Hermann Behrmann - kiel plej proksima kunlaboranto de [[Richard Schulz]] - komencis dediĉi sian energion ĉefe al la disvastigo de la [[Analiza Skolo]]. Tamen la libroservo daŭrigis la vendadon de la kurso "Esperanto programita" (kiu nuntempe aspektas eksmode, ĉar la kajeroj estas tajpitaj per simpla skribmaŝino).
 
Ĉirkaŭ la jaro [[1998]] Hermann Behrmann (kaj kun li la Esperanto-Centro) translokiĝis al [[Berlino]]. La Esperanto-Centro daŭre funkcias tie kiel esperanta libroservo, tamen en malpli grandaj salonoj kaj kun multe malpli altaj [[spezo]]j ol iam en Paderborn.