Varmo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
</ref> La [[SI-unuo]] de varmo estas la [[Ĵulo]].
 
Kvankam iuj uzas la esprimon "termika energio"-n kiel sinonimo de varmo rigardu, ke varmo fakte ne estas energio, sed movado de energio, kiu fluas de loko de alta [[temperaturo]] al loko de malalta temperaturo ĝis varma ekvilibro estas atingita, t.e., kiam temperaturoj egaliĝas. Ĉiuj objektoj ([[materio]]) havas iom da [[interna energio]], fizika [[grando]] rekte proporcia al temperaturo de objekto, kiu rilatas al hazarda movado de ties [[atomo]]j kaj [[molekulo]]j. Kiam du objektoj de malsama temperaturo varme kontaktas, ili interdonas internan energion, kiu fluas de objekto de plej alta [[temperaturo]] al de malplej alta ĝis varma ekvilibro estas atingita, t.e., ĝis temperaturoj egaliĝas.
 
En [[termodinamiko]] la kvanto ''TdS'' reprezentas mezuron de [[malekzata diferencialo]] de varmo ''δQ'', kiu estas la [[Termodinamika temperatura|absoluta temperaturo]] de iu objekto multiplikite per diferenciala kvanto de [[entropio]] en sistemo, mezurita ĉe la [[Bordero (termodinamiko)|bordero]] de objekto. Laŭ la [[Unua Leĝo de Termodinamiko]], adicio inter la malekzata diferencialo de varmo kaj la malekzata diferencialo de laboro ''δW'' estas la [[diferencialo]] de interna energio ''dU''. (Oni povas kompreni la vorto "diferncialodiferencialo" pli malpli kiel ŝanĝiĝado, do la ŝanĝiĝado de varmo plus la ŝanĝiĝado de laboro egalas la ŝanĝiĝado de interna energio.)
 
Varmo eblas transdoni inter objektoj per [[radiado]], [[Kondukado de Varmo|kondukado]] kaj [[konvektado]]. [[Temperaturo]] estas uzita kiel mezurobazo por mezuro de interna energio aŭ [[entalpio]], kiu estas nivelo de elementa movado ekigante varm-transdonon. Varm-transdono eblas okazi nur inter objektoj aŭ [[areo]]j kun malsamaj temperaturoj (laŭ la [[Nula Leĝo de Termodinamiko]]), kaj tiu transdono okazas spontanee nur laŭ la [[direkto]] de pli malvarma [[korpo]] (kiel asertas la [[Dua Leĝo de Termodinamiko]]). La transdono de varmo el unu objekto al alia kun temperaturo egala aŭ pli alta ol sia nur eblas per [[varmopumpilo]].
 
== Antaŭparolo ==