Nova paĝo: Kiel '''pianomekaniko''', '''martelomekaniko''' aŭ '''ekfrapmekaniko''' oni nomas levumilkonstruaĵo, je kiu frapoj sur klavoj ĵetas martelojn kontraŭ la kordoj de piano por e…
Al la antaŭantoj de pianomekaniko apartenas la mekaniko de [[klaviceno]], je kiu plumtuboj pinĉas la kordojn, kaj la mekaniko de [[klavikordo]], je kiu tangentoj (metalplatoj je la interainterna fino de la klavolevumiloj) ekfrapas la kordojn. Por la evoluo de mekaniko, je kiu marteloj ekfrapas kordojn, grave modelis ankaŭ la [[zimbalono]], kies kordojn ekfrapas per frapiloj, direktitaj per la manoj.
Kiam ĉ. 1700 zimbalon[[virtuozo]] nome [[''Pantaleon Hebenstreit]]'' (1668–1750) turneis tra Eŭropo kaj prezentis prijubilatajn koncertojn, diversajndiversaj instrumentkonstruistoj komencis, mekanigimekanizi la zimballudon per [[klavaro]].
Unu el tiuj estis la la florencano [[''Bartolomeo Cristofori]]'', kiu ĉ. 1710 pretigis unuajn ekzemplerojn de puŝlameno-mekaniko. Sendepende de tio ankaŭ la franco ''J. Marius'' (1716) kaj [[''Christoph Gottlieb Schröter]]'' el [[Nordhausen]] (1717) inventis klavarinstrumenton, kies kordoj ne estis pinĉataj, sed frapataj per marteloj. Por la pluevoluo de piano surbaze de martelmekaniko precipe gravis [[Gottfried Silbermann]] (1683–1753) en [[Strasburgo]] samkiel [[''Johann Andreas Stein]]'' en [[Aŭgsburgo]], kiu validas kiel inventisto de la puŝmekaniko.
Pluaj ŝtupoj en la evoluo de la pianomekaniko estis la konstruo de [[desuprefrapa mekaniko]] far [[''Nannette Streicher]]'' kaj [[''Theodor Stöcker]]'' samkiel la invento de [[ripetmekaniko]] („double échappement“) far [[''Sébastien Érard]]'' en la jaro 1823.
Unu el la plej aktualaj novigoj en la historio de la pianomekaniko estas patento de la piankonstruisto [[''Josef Meingast]]'' el [[Bamberg]], kiu en la jaro 2002 prezentis rulantan martelrulon.