Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

14 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
e
"litroj"
La '''SeaRiver Mediterranean''' estis [[naftoŝipo]] en posedo de konzerno [[Exxon Mobil]]. Ĝi havis origine la nomon '''Exxon Valdez''', ĝi estis alinomata, post kiam ĝi kaŭzis en 1989 [[naftopesto]]n kaj tiel unu el la plej grandaj [[naturkatastrofo]]j de la marŝipado.
 
La naftoŝipo estis transdonita en decembro de [[1986]] al [[Exxon Mobil]]. Ĝi longas 300 m, havis 20-metran sinkon, pezis – sen ŝarĝo – 30.000 tunojn, elpremis la akvomason de pli ol 200.000 tunoj kaj povis transporti per konstanta maksimuma rapido de 16,25 knotoj[[knoto]]j 235 milionojn da litroj da [[nafto]]. Ĉe la akcidento la cisternŝipo liveris 163.000 tunojn da nafto, el kiuj forfluis 40.000 tunoj.
 
La ŝipo iĝis konata sub la tiama nomo ''Exxon Valdez''. La [[24-an de marto]] [[1989]], ĝi estis plenigita per nafto kaj liveris de la naftodeponejo de trans-alaska-naftotubo – en haveno [[Valdez (Alasko)|Valdez]] en suda direkto, kiam ĝi iom post meznokto trafis [[Bligh-rifo]]n en akvoj de Sud-[[Alasko]]. La kapitano [[Joseph Hazelwood]] troviĝis tiutempe ebria en sia kajuto. La regadon de la ŝipo efektivigis tiutempe la tria oficiro Cousins. Li ne havis sufixĉe da sperto por navigi tra markoloj kaj faris manovran eraron, elfluigis 40.000 tunoj da [[nafto]] kaj kaŭzis detruon de la [[ekosistemo]]. Mortis centmiloj da fiŝoj, marbirdoj, kaj aliaj bestoj pro rektaj kaŭzoj de la akcidento. Aperis eĉ la respondeco de la marborda gardado, kiu ne avertis la ŝipon, sed ili atestis pri tiutempa nefunkciado de la radar-aparatoj kaj ke okazis skipoŝanĝo.
6 946

redaktoj