'''Jehan LAGADEUCLaffadeucc''' aŭ '''Jehan Lagadec''' (naskiĝis en la [[15-a jarcento]] ĉe [[Plougonven]], [[Bretonio]]) estis [[bretonio|bretona]] pastro en la [[diocezo]] [[Tréguier]] kaj [[aŭtoro]] de la ''[[Catholicon]]'', [[bretona]]-[[franca]]-[[latina]] [[vortaro]]. Tiu vortaro estas kaj la unua bretona vortaro, kaj la unua granda franca vortaro, kaj la unua trilingva vortaro. Ĝi finverkiĝis la [[16-an de aŭgusto]] [[1464]] kaj printiĝis unuanfojon al Tréguier en la jaro [[1499]] fare de Jehan Calvez.
Jehan Lagadeuc naskiĝis en la biendomo de ''Mezédern'' sude de la vilaĝo de [[Plougonven]].