Provinco Kars: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e Robot: Automated text replacement (-{{[Cc]ommons\|Category: +{{projektoj|commonscat=)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
|tel_antaŭkodo= 474
|turka_nomo = Kars}}
'''Kars''' (kurde ''Qers'') estas [[provinco (Turkio)|provinco]] en [[Orienta Anatolio]] en nord-orienta [[Turkio]], ĉe limo al [[Armenio]] kaj tiel limregiono inter [[Orienta Anatolio]] kaj [[Transkaŭkazio]]. Ĝia ĉefurbo estas [[Kars]]. La najbara provinco de Kars estas [[Ardahan (provinco)|Ardahan]], [[Erzurum (provico)|Erzurum]], [[Ağrı (provinco)|Ağrı]] kaj [[Iğdır (provinco)|Iğdır]].
 
== Geografio ==
En la provinco vivas 312.205 loĝantoj, el kies triono en urbo Kars (stato 2007). La provinco grandas 9.442 km² kaj ĉirkaŭas ĝin pli ol 3000 m altaj montoj. El la surfaco plej grandas altebenaĵoj (51 %) kaj montaroj (38 %) kaj nur 11 % estas agroebenaĵo. La plej gravaj riveroj estas ''[[Aras (rivero)|Aras]]'', limriveroj ''Arpa'' kaj ''Göle''. Gravaj lagoj estas ''Aygır'', ''Aktaş'' kaj ''Turna''.
 
La klimato estas kontinenta kun fortaj sezonaj temperaturaj ŝanĝiĝoj. Eblas -40 °C vintre kaj +45 °C somere. La jara precipitaĵo estas ĉ. 500 mm. La natura vegetaĵo en la regiono de Kars estas stepo.
 
=== Administra divido ===
* '''[[Kars]]''' (kurde ''Qars)''
* [[Akyaka (Kars)|Akyaka]]
* [[Arpaçay]]
* [[Digor]]
* [[Kağızman]] (kurde ''Qâğızmân)''
* [[Sarıkamış]] (kurde ''Sârixâmiş)''
* [[Selim (Turkio)|Selim]]
* [[Susuz]]
 
== Ekonomio ==
 
La loĝantaro ĉefe okupiĝas pri agri- kaj forstokulturo. La iam floranta komercado kun la iama Sovetunio kaj nuna Rusio sengraviĝis.
 
== Etnoj ==
 
La loĝantaron formas [[turkoj]], [[kurdoj]] kaj [[azerbajĝanoj]], [[karapapakoj]]/terekemoj. Iam loĝis tie multaj armenoj kaj kartveloj, kiuj reprezentis tie la kristanecon.
 
== Historio==
Ĉar la provinco situas inter [[Malgranda Azio]] kaj [[Kaŭkazio]], multfoje ŝanĝiĝis ties posedantoj. Kars apartenbis dum jarcentoj al la armena reĝlando, kies ĉefurbo estis en [[Ani (historia urbo)|Ani]]. La bizanca imperio perdis la regionon Kars en 1064 al la [[selĝukoj]] kaj tiel komenciĝis la islamigo/turkigo de la loĝantaro.
 
La areon okupis la kartveloj en 1124, la mongoloj en 1239. Inter 1534 kaj 1878, Kars apartenis al la Osmana imperio, post la bataloj de 1829 kaj 1856 al la rusa imperio. Post la milito de 1877-78, Kars apartenis al Rusio, ĝis 1919.
 
Dum la unua mondmilito, frost- kaj malsatmortis en montoj de Sarıkamış ĉ. 90.000 turkaj soldatoj pro malbona komandado de la trupoj.
 
Post kolapso kaj retiriĝo de la rusa registaro el tiu regiono, ekzistis tie dum 9 monatoj la t.n. ''[[Sudokcidenta kaŭkaza Respubliko]]'' ĝis aŭtuno de 1919.
 
Laŭ pactraktato de Brest-Litowsk, la regionon akiris Turkio. La regionon posedis mallongtempe Armenio, sed en oktobro/novembro de 1920 paŝao [[Kazım Karabekir]] okupis ĝin por Turkio. En la [[dua mondmilito]], ĝi estis grava militista bazo. Pli frue apartenis al la regiono la hodiaŭ sendependaj provincoj [[Ardahan (provinco)|Ardahan]] kaj [[Iğdır (provinco)|Iğdır]].
 
 
{{projektoj|commonscat=Kars Province|Provinco Kars}}
{{Koordinatoj gms|40|27|17|N|43|03|37|E|regiono:Tr-36_speco:_adm1st_}}