Josip Jelačić: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hu:Josip Jelačić; cosmetic changes
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Ivan Zasche, Portret bana Josipa Jelacica.jpg|thumb|200px|Pentraĵo pri Jelačić]]
[[Dosiero:Ban Jelacic Denkmal Zagreb.jpg|thumb|220px|Statuo de Jelačić en Zagrebo de [[1866]]]]
'''Josip Jelačić Bužimski''' [jelaĉitj buĵimski], ([[germane]] ''Joseph Jelačić von Bužim'', [[hungare]] ''Jellasics aŭ Jellacsics József)'' estas nacia [[heroo]] de [[Kroatio]]. Li estis armeestro kaj [[banuso]].
 
Li naskiĝis en [[Petrovaradin]] en [[1801]], mortis en [[Zagrebo]] en [[1859]]. Post la lernado li iĝis [[oficiro]] en [[Karlovac]]. En [[1835]] (kiel [[kapitano]]) li batalis kontraŭ la [[turkoj]]. En [[1848]] li estris la [[armeo]]n en [[Kroatio]] kaj elektiĝis banuso. Kiel politikisto, li rifuzis la kunlaboradon kun la freŝa hungara kabineto kaj deklaris [[unio]]n de Kroatio kaj [[Dalmatio]], dume ĉesis la konkordo kun la [[Hungara reĝlando]]. En [[septembro]] li ekatakis Hungarion, lia armeo preskaŭ atingis [[Buda]]-n, kiam en [[Pákozd]] li malvenkis. La restarmeo retiriĝis al [[Vieno]], sed dumvoje aliĝis diversaj armeoj, fine ili kune venkis la revoluciulojn de Vieno kaj ankaŭ la [[hungaroj]]n antaŭ Vieno, poste en [[Parndorf]], en [[Bábolna]] kaj en [[Mór]]. Printempe de [[1849]] jam denove la hungaroj venkis en [[Tápióbicske]] kaj [[Isaszeg]]. Somere li bataladis en suda Hungario. Post fiasko de la hungara liberecbatalo Jelačić hejmenvenis en Kroation, kie li iĝis nacia heroo kaj li ricevis [[ordeno]]jn de la [[Habsburgoj]].