Je la rekonstruo de la [[CNT]] kaj de la [[liberecana movado]] je la fino de la [[1970-aj jaroj]] la organizo denove rekonstruiĝis.
==21a jarcento==
[[Image:Fijl.gif|thumb|165px|right|Logo de la Federacio.]]
Dum la unuaj jaroj de la [[21a jarcento]], la FIJL evoluas al [[Insurekcia anarkiismo|insurekciaj]] sintenoj kaj la diferencoj kun la organizita [[anarkosindikatismo]] evidentiĝas. La subpremado kontraŭ la organizo postis ĝin al la kaŝiteco.<ref>[http://www.alasbarricadas.org/noticias/?q=node/5877 Komunikaĵo de la FIJL]</ref>
Nova generacio de anarkistaj junuloj decidis formi alian similan federacion ekde [[2006]], kaj diference de la "insurekciisma FIJL" planas survoji kun la anarkosindikatismo. En la jaro [[2007]] tiun novan organizon oni fondis definitive laŭ la mallongigo [[FIJA]] sed kiel agnosko, ke ili estas sukcedaj de la historia FIJL.<ref>[http://www.alasbarricadas.org/noticias/?q=node/6195 Nace la Federación Ibérica de Juventudes Anarquistas]</ref> Ili publikas gazeton nomita "Fuelle" kie foje aperas tekstoj favoraj al [[Esperanto]].
Spite tio, la insurekciisma FIJL pluaktivas kaj pluhavas sian nomon, diferencige de la nova FIJA.
==Referencoj==
<references/>
==Eksteraj ligoj==
*[http://www.nodo50.org/juventudesanarquistas/ FIJA] (sukceda de la historia FIJL)
*[http://historiadejuventudes-libertarias.blogspot.com/ Blogo pri la historio de la FIJL]