Baltiaj Esperanto-Tagoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+ 2 kategorioj
Linio 1:
La '''Baltiaj Esperanto-Tagoj''' estas kongreso de [[Balta maro|apudbaltmaraj]] ŝtatoj, organizite laŭvice en [[Litovio]], [[Latvio]] kaj [[Estonio]].
 
BET
{{ĝermo-esperanto}}
 
BET
BALTMARA REGIONA E-KONGRESO “BALTIAJ ESPERANTO-TAGOJ”
 
Ĉiujara tradicia somera aranĝo de Baltiaj esperantistoj, fakte – regiona kongreso de esperantistoj el Baltmaraj landoj okazas ekde 1959, laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio (estonte, eble, aliĝos Finnlando). La historion de tradiciaj tendaro-renkontiĝoj en Sovetunio komencis la unua tendaro, havinta la titolon Ĉebalta Studenta Esperanto-tendaro (ĈET), organizita somere 1959 ĉe la latva ĉefurbo Riga, apud lago Baltezers. Ĝiaj organizantoj estis riganoj universitata lektoro Ervins Mozerts kaj studentino Biruta Kondrate (nun Rozenfelde). La unuan tendaron partoprenis esperantistoj nur el tri sovetigitaj baltmaraj respoblikoj – Litovio, Latvio, Estonio. Dum postaj jaroj la tendarojn venis ĉiam pli multaj esperantistoj el vasta Sovetunio. La Ĉebaltaj studentaj kaj junularaj tendaroj komence alinomiĝis al Baltia Esperanto-Tendaro, post dekjaro - al Baltiaj Esperanto-Tagoj ( BET ).
Necesis substreki, ke el BET-oj evoluis ankaŭ SEJT-oj (Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj ). Estas interese, ke SEJT-oj komencis sian vivon en Litovio. En 1967 samtempe kun BET-9, kiu okazis en ĉefurbo de Litovio Vilnius, aktivula junularo aranĝis la unuan junularan tendaron en Kaltanėnai /Kaltanenaj (Litovio), kiu ricevis titolon SEJT-9. BET-oj kaj SEJT-oj estis fundamento de dumsoveta organizita Esperanto-movado.
Post sendependiĝo de Baltiaj landoj BET-oj laŭ sia programo kaj konsisto de partoprenantoj evoluis al veraj internaciaj kongresoj. La kongreson ״Baltiaj Esperanto-Tagoj-43״, kiu okazis la 14-22an de julio 2007, en nordlitovia urbo Šiauliai /Ŝeŭlej (esperantigite – Ŝaŭlo) partoprenis 322 esperantistoj eĉ el 18 landoj (Litovio - el 23 urboj. Latvio, Pollando, Finnlando, Estonio, Belorusio, Rusio, Belgio, Germanio, Italio, Austrio, Ĉehhio, Francio, Nederlando, Portugalio, Slovakio, Ukrainio, Svedio).
Sube estas prezentata tabelo de BET-oj, preparita de eksredaktoro de "Litova stelo" Petras ČELIAUSKAS. Laŭvice: titolo, dato, loko, kvanto da partoprenantoj.
 
TABELO DE BET-OJ
Linio 44 ⟶ 42:
BEK -27 1990 07 10 – 19 Jelgava, Latvio 435
BET -28 1991 07 08 – 15 Tartu, Estonio 422
SAT -65 1992 08 05 – 15 Noreikiškės, Litovio 452 (el SU-io 296)
BET -29 1993 07 09 – 17 Priekuli, Latvio 50
BET -30 1994 07 23 – 30 Pärnu, Estonio 100
Linio 61 ⟶ 59:
BET -43 2007 07 14 - 22 Šiauliai, Litovio 322.
BET -44 2008 07 05 - 12 Ventspils, Latvio
 
{{ĝermo-esperanto}}
 
[[Kategorio:Esperanto-movado]]
[[Kategorio:Baltio]]