Hejmmuziko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
selekta --> elektita; kapelo --> orkestro
Linio 6:
Dum la [[mezepoko]] ekestis el komuna kantado post farita laboro la plej variaj [[popolkanto]]j. Ili estis tradiciataj buŝe. Pro la kolektado de popolkantoj dum la [[romantismo]] ili estas unuaj notitaj ekzemploj de hejmmuziko.
 
En [[Vieno]] la florepoko de hejmomuziko estis komence de la [[18-a jarcento]], kiam mecenatoj influis la muzikan vivon de la urbo. La [[nobelo|nobelaj]] artomecenatoj ĉiam denove invitis en siajn kastelojn muzikistojn kaj kapelojnorkestrojn, kiuj tie prezentis al plejparte selektaelektita publiko novajn komponaĵojn.
 
Dum kiam komence estis preskaŭ nure la imperiestra kortego, je kiokiu muziko trovis flegejon, (ekz. per fondado de la kortega muzikkapelo far [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]] aŭ operprezentadoj sub [[Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Leopoldo la 1-a]] kaj [[Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 6-a]]), la muzikŝato transiris iom post iom al la alta kaj malalta nobelaro. Ekz. [[Joseph Haydn|Haydn]], [[Wolfgang Amadeus Mozart|Mozart]] kaj eĉ ankoraŭ [[Ludwig van Beethoven|Beethoven]] verkis sub nobelaj patronoj. La karakteriza floraĵo de ĉi tiu pli malvasta ligo inter artistoj kaj nobelaro estis precipe la [[ĉambromuziko]]. Komence de la 19-a jarcento ĉi tiu ŝato ankaŭ plivastiĝis en la burĝa tavolo kaj transvivistravivis sian kulminon en la [[bidermajro]]. Karakterizaĵo de ĉi tiu hejmomuziko estas ĝia facila ludebleco samkiel malgranda muzikantaro.
 
En la 18-a kaj [[19-a jarcento]]j precipe ĉe filinoj el la alta eŭropa burĝaro muzika edukado apartenis al memkompreneblaj partoj de bona edukado. Tiucele ofte servis piano- kaj kantolecionoj. Tio plibonigis la ŝancon por la familioj de la filinoj por sukcesa edzinigo de la knabinoj. Analoge kreskis la averaĝa nivelo de la lernantinoj. Pluaj profesiaj celoj ne estis ligataj kun ĉi tiuj studadoj. Muzikaj karieroj de virinoj kiel tiu de [[Clara Wieck]], posta Schumann, kiuj sin apogis sur regado de instrumento, en la 18-a kaj 19-a jarcentoj estis esceptokazoj. Pli grandan memstarecon ĝuis la kantistinoj, kies specifaj voĉregistroj estis postulataj en la ensembloj de la siatempaj [[opero]]j.
Linio 18:
Tradiciaj hejmmuzikaj [[muzikinstrumento|instrumentoj]] estas ekz. [[piano]], [[gitaro]], [[akordiono]], [[bekfluto]], [[zimbalono]] kaj [[citro (moderna muzikilo)|citro]]. En pli nova tempo ankaŭ ofte aliras ritmaj instrumentoj, ekz. [[marako]]j aŭ tintiloringoj. Ankaŭ principe ĉiuj specoj da bruo- kaj ludilinstrumentoj kiel ekz. [[fajfilo]]j aŭ [[bekfluto#Kiel oni ludas bekfluton|bekflutaj kapartikoj]] estas uzeblaj, ĉefe kiam infanoj kunludas. Tamen tio ĝis nun preskaŭ ne estas en uzo.
 
La elektroniko nur per [[muzikila klavaro]] eniris la dommuzikon, kvankam jam komencoj ekzistis en la 1930-aj jaroj ([[Neo-Bechstein]]). Tamen karakterizakarakterize por hejmmuziko ĉiam estis, ke la malmultaj disponeblaj instrumentoj por la akompanado de kantado devis sufiĉi.
 
== Notoj por hejmmuziko ==
 
Simplaj kantaroj formis la bazon por la notado de la nuntempa hejmmuziko. Reduktita sur sia praversio, la teksto sufiĉis por memorigi la melodion buŝe tradukitantransdonitan aŭ konatan el amaskomunikiloj. Por gitaro- aŭ akordionludantoj la superstaraj akordsignoj fariĝis nepre necesaj.
 
Muzik[[eldonejo]]j nuntempe surmerkatigas apartajn eldonaĵojn por moderna hejmmuziko, kiuj prezentas malfacilajn modelojn en faciligitaj versioj, reduktas komponaĵojn sur sian [[melodio]]n kaj simplan [[akompano (muziko)|akompanaĵon]] aŭ transponas ilin en pli facile kanteblajn resp. ludeblajn [[tonalo]]jn. Ĉefe populara muziko estas prilaborata kaj eldonata por hejma uzo.
 
Kantoj, kiuj eble neniam antaŭe estis fiksitaj en notoj, sed rekte surbendigitaj post sukcesa vendado de la sonportujo, estas skribforme presataj kaj publikatajpublikigataj. [[Muzikalo]]j same taŭgas por tio kiel pop- kaj rokkantoj. Por la hejma uzado ĉi tiuj notoj estas enigataj en plifaciligita formo en pli malpli ampleksajn kolektojn. Ĉi tiuj enhavas depende de la eldonaĵo la kantvoĉon, akordsimbolojn por gitarantoj samkiel simplan pianakompanaĵon, kiu subtenas la kantadon. En kelkaj eldonaĵoj la kantvoĉo enestas ankaŭ en la pianopartiopianoparto, ludata per la dekstra mano.
 
Ofte kantmelodioj estas duoble notataj por eviti iritadojn por la kantantoj. Je tio la kantvoĉo retroviĝas en la pianakompanaĵo. Por iomete progresintaj pianludantoj ekestas la malfacilaĵo, forigi tiujn ĉi duoblajn melodiojn el la finversia akompanaĵo.