Atomcentralo de Almaraz: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|600px|Atomcentralo de Almaraz La '''Atomcentralo de Almaraz''' estas atomcentralo situa en la municipa teritorio de Almaraz ([[Provinco de C…
 
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Ĝi havas du reaktorojn: ''Almaraz I'' de 973.5 MW kaj Almaraz II de 982.6 MW. Ĝi produktas 9% de la tuta energio produktata en Hispanio. La malvarmiga sistemo estas de malferma cirkvito (al la akvorezervujo de Arrocampo).
 
Ĝi ekkonstruiĝis en [[1972]], ankoraŭ dum la reĝimo de [[Francisco Franco]]; la unua reaktoro ekfunkciis en [[1981]] kaj la dua en 1983. Ĝi havas surfacon de 1.683 ha.
 
Dum 2005 Almaraz I generis 7.823,32 milionojn de kWh kaj Almaraz II generis 5.536,66 milionojn de kWh. Tamen la centralo suferis dum sia funkciado enormajn nombrojn de paneoj kaj haltigoj de la funkciado. En [[2009]] akriĝis la polemiko pri la renovigo de la funkcipermeso, ĉar la registaro promesis fermi ĝin, sed tion ne volas fari por ricevi la monon de la impostado. Ĉiuseptembre ekologiistaj organizoj tradicie organizas ĉu manifestacion ĉu alian agadon petante la definitivan fermon de la atomcentralo.
 
Ĝi estis la unua atomcentralo de dua generacio konstruita en Hispanio.