Charles Lindbergh: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fa:چارلز لیندبرگ
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Lindbergh.jpg|thumb|200px|Charles Lindbergh kaj la ''Spirit of St. Louis'']]
'''Charles LINDBERGH''', aŭ plennome: '''Charles Augustus LINDBERGH II''' (*naskiĝis la [[{{daton|4-a de |februaro|4-an de februaro]] [[1902]]}}, †mortis la [[{{daton|26-a de |aŭgusto|26-an de aŭgusto]] [[1974]]}}) estis [[Usono|usona]] [[aviadisto]]. Li estis la unua homo, kiu sola kaj sen intera halto superflugis la [[Atlantiko]]n.
 
Charles Lindbergh naskiĝis en [[DetroitDetrojto (MiŝiganoMiĉigano)|DetroitDetrojto]], [[MiŝiganoMiĉigano]], kiel filo de [[Svedio|svedaj]] enmigrintoj. Lia patro estis advokato kaj kongresdeputito, lia patrino estis instruistino pri kemio. Jam en sia infanaĝo li interesiĝis pri maŝinoj kaj motoroj.
 
Post fiaskinta provo studi maŝinkonstruadon, li fariĝis piloto ĉe la ''Nebraska Aircraft Corporation''. La instruprogramo inkluzivis ankaŭ kurson pri mekaniko, sed ne ebligis sufiĉe multe da fluglecionoj, kaj la finan sol-flugon li ne rajtis fari, ĉar li ne havis la 500-dolaran kaŭcion antaŭpagendan por kompensi eventualajn damaĝojn de la aviadilo.
 
Dum kelkaj monatoj Charles Lindbergh kune kun alia piloto faris flugprezentadojn: Li saltis per paraŝuto, dum lia kolego stiris la aviadilon. Poste li aĉetis por si aviadilon de la tipo Curtiss JN-4 "Jenny". Per ĝi li akiris la mankantan flugsperton, kaj ĝis [[1924]] li turneis tra la lando kiel flugartisto.
 
Samjare li aliĝis al la usonarmea flugservo ''United Stated Army Air Service'', kiu donis al li bonajn fluglecionojn. Post komencaj malfacilaĵoj li en [[marto]] [[1925]] finis tiun ĉi kurson kiel plej bona lernanto de tiu ĉi lernojaro. Ĉar tiutempe la ŝancoj por militpilotoj ne estis tiel bonaj, li vivtenis sin kiel poŝtflugisto sur la vojo inter [[St.Sankta LouisLouiso]] kaj [[Ĉikago]].
 
Ekde [[1926]] li okupiĝis pri la ideo de senhalta flugo de [[Novjorko]] al [[Parizo]]. Jam en la jaro [[1919]] [[Raymond Orteig]] ofertis premion de 25.000 dolaroj por la unua senhalta flugo inter ambaŭ urboj, sendepende de la direkto. Kelkaj pilotoj jam fiaskis dum la provo plenumi tiun ĉi taskon. Lindbergh kontaktis la apenaŭ konatan aviadilfirmaon ''Ryan Airlines'' en [[San-Diego (Kalifornio)|San-Diego]] kaj demandis, ĉu ĝi povus konstrui unumotoran flugmaŝinon por tiu ĉi aventuro. ''Ryan Airlines'' akceptis la defion, kaj jam la 28-an de aprilo 1927, post nur du monatoj da planado kaj konstruo, la maŝino estis preta. Ĝi ricevis la nomon ''Spirit of St. Louis''. La transporto de la aviadilo de la okcidenta al la orienta marbordo de Usono realiĝis en rekorda tempo.
 
La {{daton|20-an de |majo |1927}} Charles Lindbergh startis de la Novjorka flughaveno ''Roosevelt'', kaj post 33,5 horoj li surteriĝis sur la Pariza flughaveno ''Le Bourget'', gajnonte la monpremion. Lindbergh fakte ne estis la unua persono, kiu transflugis la Atlantikon: La unua transflugo okazis jam en 1919. Tamen li estis la unua, kiu sukcesis flugi sen halto kaj sola. Parizon li cetere trovis pro la vaste videbla ''Citroen''-Lumreklamo sur la [[Eiffel-Turo]].
 
En la jaro [[1929]] Charles Lindbergh edziĝis al [[Anne Morrow Lindbergh]] kaj komencis instrui al ŝi la aviadon. Anne poste akompanis sian edzon kiel kunpilotino kaj radiotelegrafistino. La {{daton|22-an de |junio |1930}} naskiĝis ilia filo Charles III. Malpli ol du jarojn poste, la {{daton|20-an de |marto |1932}}, nekonato rabis la infanon postulante 50.000kvindek mil dolarojn da elaĉeta mono de la gepatroj. La {{daton|12-an de |majo}} oni trovis la knabon morta. Pro la fameco de Lindbergh la okazaĵo rikoltis grandan atenton. Por la krimo oni finfine akuzis la germandevenan Bruno Richard HAUPTMANN kaj ekzekutis lin en [[1936]]. Hauptmann ĝisfine rifutis tiun ĉi faron, kaj fakte ĝis nun restas duboj pri lia kulpo.
 
En la [[Duadua mondmilito]] Lindbergh laŭdis la potencon de la germana aerarmeo kaj akceptis eĉ premion de [[Adolf Hitler]]. Tio elvokis akuzojn, ke li simpatius kun la nazioj, kaj kiam Usono ekkontribuis al la milito, li devis forlasi sian postenon en la aerarmeo.
 
En la jaro [[1954]] li publikigis sian membiografion ''The Spirit of St. Louis'' kaj gajnis la [[Premio Pulitzer|Premion Pulitzer]]. Krome li reakiris sian generalan postenon en la armeo.
 
En [[1974]] Lindbergh mortis en [[Havajo]] de kancero. Li havis ankaŭ (ekstergeedzecajn) gefilojn en Germanio, kiel tiunkion konfirmis gentesto en [[2003]].
 
[[Kategorio:Pilotoj{{vivtempo|1902|1974|Lindbergh]], Charles}}
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1902|Lindbergh, CharlesPilotoj]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1974|Lindbergh]]
 
[[bg:Чарлз Линдберг]]