Diskuto:Luksemburgo (lando): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
La Sago (diskuto | kontribuoj)
LEA
La Sago (diskuto | kontribuoj)
.
Linio 29:
 
'''Jam ekzistas klara modelo. Ni ne kreu esceptojn:''' Modelaj estas tiuj landnomoj, kiuj estis oficialigitaj en la [http://akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html#landnomoj Oka Aldono al la Universala Vortaro]. Inter ili estas "Meksiko", "Gvatemalo", "Nikaragvo", "Panamo", "Paragvajo" kaj "Urugvajo". Ili estas ĉiuj analogaj al la landnomo "Luksemburgo". Ankaŭ en tiuj landoj ekzistas io (urbo, rivero...), kiu estas samnoma kiel la lando mem. En ĉiuj tiuj okazoj la Akademio oficialigis nomon sen aldona "i". (Nur kiam tia "i" ekzistas jam en la nacilingvaj nomoj, ankaŭ en Esperanto estu tia "i", sed ĝi tiam apartenas al la radiko: "Alĝerio", "Tunizio".) En Vikipedio jam uziĝas "[[Meksiko]]", "[[Gvatemalo]]", "[[Nikaragvo]]", "[[Panamo]]", "[[Paragvajo]]" kaj "[[Urugvajo]]" (ne *Meksikio*, *Gvatemalio* k.t.p.) Ankaŭ multaj aliaj similaj landnomoj sekvas tiun sen-"i"-an modelon en Vikipedio: "[[Kenjo]]", "[[Kameruno]]", "[[Malto]]", "[[Singapuro]]", "[[Belizo]]", "[[Senegalo]]", "[[Kongo]]"... La principo estas tute klara. Kial fari escepton pri Luksemburgo? Krome rimarkindas, ke la Esperanta asocio de la lando Luksemburgo nomiĝas "Luksemburga Esperanto-Asocio" (ne *Luksemburgia ...*) [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 15:51, 25. Dec 2007 (UTC)
:: ''la Esperanta asocio de la lando Luksemburgo nomiĝas "Luksemburga Esperanto-Asocio" (ne *Luksemburgia ...*)'' Efektive. Tamen se vi eniras la TTTejon, vi trovas tion: en la statuto art. 1: La Luksemburga Esperanto-Asocio celas disvastigi en la '''Grandduklando Luksemburgio'''. Kaj ankaŭ: ''Ni kunvenas ĉiumarde je la sepa posttagmeze (krom dum ferioj kaj festotagoj) ĉe tiu adreso: 14, rue Ermesinde L-1469 '''Luksemburgo''''' (ja temas pri la urbo)''; Vi povas kontakti nin ĉe tiu adreso : LEA 1, rue de Kehlen LU-8394 Olm '''Luksemburgio'''''. --[[Vikipediisto:Ssire|Ssire]] 18:02, 2. Jun 2009 (UTC)
 
{{Por}} Mi ankaŭ estas por "Luksemburgo". Kiel tute prave argumentis Bertilo, uzi "Luksemburgio" estas malkonsekvence se ni samtempe uzas "Gvatemalo" ktp. Ankaŭ ReVo (kiu laŭ mi tre ofte donas pli saĝajn preferojn ol PIV) preferas la formon "Luksemburgo". Aldone nur "Luksemburgo" estas oficiala. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 20:45, 3. Apr 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Luksemburgo (lando)".