Diskuto:Luksemburgo (lando): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
La Sago (diskuto | kontribuoj)
.
La Sago (diskuto | kontribuoj)
reformulado pli konstruita.
Linio 29:
 
'''Jam ekzistas klara modelo. Ni ne kreu esceptojn:''' Modelaj estas tiuj landnomoj, kiuj estis oficialigitaj en la [http://akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html#landnomoj Oka Aldono al la Universala Vortaro]. Inter ili estas "Meksiko", "Gvatemalo", "Nikaragvo", "Panamo", "Paragvajo" kaj "Urugvajo". Ili estas ĉiuj analogaj al la landnomo "Luksemburgo". Ankaŭ en tiuj landoj ekzistas io (urbo, rivero...), kiu estas samnoma kiel la lando mem. En ĉiuj tiuj okazoj la Akademio oficialigis nomon sen aldona "i". (Nur kiam tia "i" ekzistas jam en la nacilingvaj nomoj, ankaŭ en Esperanto estu tia "i", sed ĝi tiam apartenas al la radiko: "Alĝerio", "Tunizio".) En Vikipedio jam uziĝas "[[Meksiko]]", "[[Gvatemalo]]", "[[Nikaragvo]]", "[[Panamo]]", "[[Paragvajo]]" kaj "[[Urugvajo]]" (ne *Meksikio*, *Gvatemalio* k.t.p.) Ankaŭ multaj aliaj similaj landnomoj sekvas tiun sen-"i"-an modelon en Vikipedio: "[[Kenjo]]", "[[Kameruno]]", "[[Malto]]", "[[Singapuro]]", "[[Belizo]]", "[[Senegalo]]", "[[Kongo]]"... La principo estas tute klara. Kial fari escepton pri Luksemburgo? Krome rimarkindas, ke la Esperanta asocio de la lando Luksemburgo nomiĝas "Luksemburga Esperanto-Asocio" (ne *Luksemburgia ...*) [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 15:51, 25. Dec 2007 (UTC)
::: Pri LEA: Efektive, la nomo estas luksemburga kaj ne luksemburgia. Tamen indas eniri la TTTejon de LEA, oni ja trovas tiun averton:
:: ''la Esperanta asocio de la lando Luksemburgo nomiĝas "Luksemburga Esperanto-Asocio" (ne *Luksemburgia ...*)'' Efektive. Tamen se vi eniras la TTTejon, vi trovas tion: en la statuto art. 1: La Luksemburga Esperanto-Asocio celas disvastigi en la '''Grandduklando Luksemburgio'''. Kaj ankaŭ: ''Ni kunvenas ĉiumarde je la sepa posttagmeze (krom dum ferioj kaj festotagoj) ĉe tiu adreso: 14, rue Ermesinde L-1469 '''Luksemburgo''''' (ja temas pri la urbo)''; Vi povas kontakti nin ĉe tiu adreso : LEA 1, rue de Kehlen LU-8394 Olm '''Luksemburgio'''''. --[[Vikipediisto:Ssire|Ssire]] 18:02, 2. Jun 2009 (UTC)
::: ''-Rimarko pri la lando- kaj la ĉefurbonomo: laŭ PIV: Luksemburgio - Luksemburgo; laŭ akademia rekomendo: Luksemburgo - Luksemburgurbo.''
::: sed '''ĉie en la TTTejo''', estas uzita '''Luksemburgio''' por la lando, ekzemple en la tuja frazo post la ĉi supraj: ''"La '''luksemburgianoj''' plej ofte nomas sian ĉefurbon simple (la) Urbo, kaj ties loĝantojn Urbanoj."''
::: En la statutoj, oni trovas tion ''"La '''Luksemburga''' Esperanto-Asocio celas disvastigi en la '''Grandduklando Luksemburgio''' la praktikan uzadon de...."''
::: sed tuj poste : ''La sidejo de la asocio estas en la ĉefurbo '''Luksemburgo'''.'' Jen eble kial la asocio sin nomas "luksemburga" (asocio de la urbo, ne de la lando)
::: Notinde ankaŭ estas ke la prezidanto estas akademiano...
::: El tio mi havas emon konkludi ke la esperantistaj luksemburgianoj (tamen la unuaj koncernataj), eĉ kiam ili estas akademianoj, ne tre favoras la rekomendon de la Akademio. SSire /--[[Vikipediisto:La Sago|La Sago]] 20:40, 2. Jun 2009 (UTC)
 
{{Por}} Mi ankaŭ estas por "Luksemburgo". Kiel tute prave argumentis Bertilo, uzi "Luksemburgio" estas malkonsekvence se ni samtempe uzas "Gvatemalo" ktp. Ankaŭ ReVo (kiu laŭ mi tre ofte donas pli saĝajn preferojn ol PIV) preferas la formon "Luksemburgo". Aldone nur "Luksemburgo" estas oficiala. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 20:45, 3. Apr 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Luksemburgo (lando)".