Vladimir Varankin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e vikiigeto
e kelke da piednotoj
Linio 1:
[[Dosiero:Varankin.jpg|right]]
'''Vladimir Valentinoviĉ VARANKIN''' (naskiĝis la [[12-a de novembro|12-an de novembro]], [[1902]], mortis la [[3-a de oktobro|3-an de oktobro]], [[1938]]) estis [[Rusio|rusia]] verkisto de literaturo en [[Esperanto]], docento de la okcidenteŭropa historio, direktoro de Moskva Ped. Instituto por fremdaj lingvoj. Li verkis la romanon ''[[Metropoliteno (libro)| Metropoliteno]]''.<ref name="ns-klr">[http://pri-historio.boom.ru/vladimir.htm Vladimir Varankin kaj lia romano], Nikolaj STEPANOV, 1992</ref>
 
==Familia fono==
Varankin naskiĝis en [[Niĵnij Novgorod]], en familio de oficisto. Lia patro Valentin Jegoroviĉ Varankin (mortis en [[1921]]), ĝis rekrutigo al la [[Ruĝa Armeo]] estris ŝparkason. La patrino de Varankin, Nina Aleksejevna (mortis en [[1953]]), estis bibliotekistino. Krom Vladimir, en la familio estis ankoraŭ du filoj: Jurij (naskiĝis [[1906]], mortis [[1988]]) kaj Vjaĉeslav (naskiĝis [[1916]]), kiu estis viva ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj.<ref name="ns-klr"/>
 
==Eklerno de kaj ekagado por Esperanto==
Dum la lasta studjaro ([[1919]]) de la urba gimnazio<ref>[http://www.esperanto.mv.ru/Varankin/antauparolo.html Vladimir Varankin kaj lia libro], N. Stepanov ''(antaŭparolo de unu eldono de „Metropoliteno“)''</ref> li kun kelkaj siaj geamikoj eklernis Esperanton. Kune kun siaj same junaj geamikoj baldaŭ li fondis urban rondeton de junaj esperantistoj, kiu poste transformiĝis al la gubernia. Kaj en la urbo, kaj en la gubernio tiu unuiĝo efektivigis impetan agadon: dum malpli ol unu jaro la unuiĝo sukcesis organizi ses kursojn de Esperanto en la urbo mem, 40 ĉelojn kaj rondetojn en la tuta gubernio, kaj krome en kelkaj lokoj (kun helpo de lokaj Esperantistoj-instruistoj) eĉ instrui la internacian lingvon en lernejoj.<ref name="ns-vkm">[http://pri-historio.boom.ru/vivokajmorto.htm Vivo kaj morto de Vladimir Varankin], Nikolao Stepanov, 1990</ref>
 
Dum unu-du jaroj li kune kun siaj geamikoj vaste disvolvis esperantistan agadon. Ekde tiam komenciĝis aktiva, energia, impeta agado de la juna esperantisto. Krom rondetoj, kursoj, ĉeloj, li organizis propagandajn spektaklojn kaj surscenigis skeĉojn, kies tekstojn li verkis mem, aŭ tradukis, aŭ prenis ilin el antaŭrevoluciaj esperantaj revuoj (ekzemple,
el ''[[La Ondo de Esperanto]]''). Li mem komencis eldoni gazeton ''[[Ruĝa Esperantisto]]''. En ĉi tiu gazeto (sub la pseŭdonomo Vol-Volanto) la 20-jaraĝa Varankin publikigis siajn versaĵojn kaj versaĵojn de siaj amikoj, artikolojn, tradukojn, anoncojn, rezultojn de enketadoj, kaj ankaŭ alvokojn al la landa kaj eksterlanda Esperantistaro por helpi al la
malsatantoj de la juna soveta respubliko.<ref name="ns-klr"/> Tamen, li tiam verkis per lingvaĵo erarplena kaj tre rusisma.
 
En [[1920]] li kun geamikoj eĉ provis organizi en Niĵnij Novgorod la 3-an Tutruslandan kongreson de esperantistoj, tamen ĝi fiaskis, ĉar ĥaoso kaj malfacila ekonomia stato de la lando ne permesis ankoraŭ organizi la aranĝojn. La kongreso okazis unu jaron poste en [[Petrogrado|Petrograd]], kaj en la kongreso oni fondis [[SEU|Sovetlandan (poste, sovetrespublikaran) Esperantistan Union]], juna Vladimir Varankin elektiĝis kiel membro de ties Centra komitato.
Linio 59:
|Alirdato = 3-a de aprilo
}}
*[http://pri-historio.boom.ru/vivokajmorto.htm Vivo kaj morto de Vladimir Varankin], Nikolao Stepanov, 1990
*[http://pri-historio.boom.ru/vladimir.htm Vladimir Varankin kaj lia romano], Nikolaj STEPANOV, 1992
*[http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=vladimir+varankin&find_code=WRD&x=21&y=10 Verkoj de kaj pri Vladimir Varankin] en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
 
*'''Poemo:''' [http://pri-historio.boom.ru/fruaj_versoj_de_varankin.htm ''Fruaj versoj de Varankin'']
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
 
{{EdE|V}}