Alteraciilo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 37:
 
Ĝis nun ne ekzistas unueca signosistemo kiel ĉe duontonaj alteraciiloj. La plej kutimaj sistemoj tamen estas klare interpreteblaj pro ilia simileco al la kromataj alteraciiloj.
 
== Historio de la alteraciiloj ==
[[dosiero:Gregorian chant.gif|thumb|right|Bekvadrato en gregoria ĉanto]]
Ekde la antiko en la okcidentuma muziko dominas la principo de [[Diatona gamo|diatonismo]], kiu ricevas sian melodian streĉon el la ŝanĝo inter diversgrandaj intervaloj ([[plentono]]- kaj [[duontono]]paŝoj). Ĉi tion transprenis la [[mezepoka muziko]], baziĝanta sur [[modalo (muziko)|modaloj]]. La [[pratono]]serion oni tiam signis per la literoj A-B-C-D-E-F-G. En la pli malnova [[gregoria ĉanto|gregoria notacio]] ekde la 10-a jarcento komence elformiĝis nur du alteraciiloj, rilatantaj ĉiam sur la tiama pratono ''B'': ''b rotundum'' („ronda B“) aŭ ''[[b molle]]'' („mola B“) signis la pli malaltan tonvariaĵon, '' b quadratum'' („kvadrata B“) aŭ ''[[b durum]]'' („malmola B“) la pli altan. ''b rotundum'' estas la rekta antaŭulo de nia nuntempa alteraciilo b, dum kiam el ''b quadratum'' poste evoluiĝis kaj la bekvadrato kaj la dieso. El la nomo ''b molle'' devenas la vortoj ''bemolle'' (itala) resp. ''bémol'' (franca) samkiel en la germana la nomo de la [[tongenro]]j ''Moll'' ([[minoro]]), el ''b durum'' la nomo ''Dur'' [[maĵoro]].
 
Pro supraĵa skribmaniero en la monaĵejaj skribejoj kaj la ellasado de la malsupra streko dumpase de la jarcentoj la aspekto de ''b quadratum'' alproksimiĝis al tiu de la litero „h“. Tio fiksiĝis en la 16-a jarcento per la ekesto de la [[presarto]], ĉar oni ne disponis pri aparta [[prestipo]] por ''b quadratum'' kaj tial elektis kiel anstataŭa figuro la literon „h“. Ĉi tiu ŝanĝo efikis ankaŭ sur la nomon de la pratonoserio: en multaj lingvoregionoj de meza Eŭropo (en la [[germana lingvo|germana]], [[Norvega lingvo|norvega]], [[Sveda lingvo|sveda]], [[Pola lingvo|pola]], [[Ĉeĥa lingvo|ĉeĥa]]) la pratono mem ricevis la nomon ''H'' kaj la plimalaltigita tono la nomon ''B''. Male la pratono plutenis la nomon ''B'' en la [[angla lingvo|angla]], dum kiam tie la plimalaltigita tono nomiĝas ''B flat''. Ĉi tiu separo de la tononomoj ĝis nuntempe kutime kaŭzas konfuzon inter muzikistoj.
 
[[Kategorio:Muzika notacio]]