Helpo-Diskuto:Traduka helpo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
miaj tradukoj
Kelkaj respondoj
Linio 5:
domain forwarding = retregion-plusendado
stub = artikoleto
 
----
 
Se oni uzas "domajno" por "domain", [http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/DO.html#DOMAJNO kiel rekomendas] la [[Komputada_Leksikono_De_Sergio_Pokrovskij|Komputada Leksikono]], tiam oni povas uzi "domajna plusendado" aŭ simile.
 
En la Komputada Leksikono "retregiono" estas nur la pinta domajno, t.e. ".com", ".de" k.s.
 
Por "stub" eblas uzi "stumpo": "stumpa artikolo" k.s. Ankaŭ "artikoleto" estas tute bona vorto, sed se temas pri artikolo, kiu apenaŭ havas multe da konkreta enhavo, sed kiun oni intencas iam poste plenigi per enhavo, tiam "stumpa artikolo" verŝajne pli ekzakte trafas. Mi pensas, ke la Anglan "stub" oni sufiĉe multe uzas tiasence.
 
[[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 23:13, 11. Mar 2003 (UTC)
Reiri al la paĝo "Traduka helpo".