Granda Armenio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tr:Büyük Ermenistan; cosmetic changes
Linio 1:
[[ImageDosiero:Proposed Armenian state in Asia Minor.png|thumb|300px|Granda Armenio]]
'''Granda Armenio''' aŭ '''Unuiĝinta Armenio''', estas pretendata ŝtato de la [[armenoj]] de [[Rusio]] kaj [[Turkio]], kiu estis jure skribita en la [[Traktato de Sèvres]] [[1920]], per kiu la [[Otomana Imperio]] kaj la Aliancitoj serĉis la pacon, kaj en verdikto de la [[Usono|usona]] [[prezidento]], kiu fiksis la limojn de la ŝtato, sed ĝi neniam efektiviĝis.
 
La rusa registaro de [[Armenio]] restis sub la gvido de nacia konsilio en [[1917]]. Estis formata [[Transkaŭkaza Federacia Respubliko]] ene de Rusio, en kiu aliĝis Armenio, [[Kartvelio]] kaj [[Azerbajĝano]].
 
En [[marto]] [[1918]] la [[Traktato de Brest-Litovsk]], per kiu Rusio forlasis la militon, cedante al la [[Otomana Imperio]] la distriktojn [[Batum]], [[Kars]] kaj [[Ardahan]]. Transkaŭkazio ne akceptis la cedadon de tiuj teritorioj ĉar ili apartenis al ĝia jurisdikcio kaj la [[22-a de aprilo]] [[1918]] deklaris la sendependiĝon disde Rusio. Sed la turkoj okupis la ceditajn teritoriojn kaj eĉ avancis cele al [[Azerbajĝano]]. Armenio akuzis la Federacion pri nehelpado, ĉar la azera registaro de [[Gandja]] eĉ alianciĝis kun la turkoj por batali kontraŭ la komunistoj de [[Bakuo]]. [[Armenio]] forlasis la federacion la 22-a de majo 1918 kaj post malmultaj horoj tion ankaŭ faris [[Kartvelio]]. La federacio oficiale disiĝis la [[26-a de majo]] [[1918]] kaj pro tio naskiĝis la [[Armena Demokratia Respubliko]], sendependa kaj suverena.
 
Pro la turka malvenko en la [[milito]] kaj post la [[armistico de Mudros]] (la [[30-a de oktobro]] 1918) la [[britoj]] alvenis kaj okupis la regionon, favorigante la armenojn al kiuj ili liveris Kars kaj Ardahan, forprenitaj al la turkoj (meze de [[1919]]). Ekde tiu momento la armenoj loĝantaj en Turkio (en kies regionoj la brita armeo povis operaci) kaj la armenoj loĝantaj en [[Armenio]] kreis kunigitan delegacion por la pacaj konversacioj, kun la celo reunuigi la armenajn teritoriojn aŭ de armena loĝantaro en unusola ŝtato kiu estus nomata '''Granda Armenio'''
 
La traktato de Sèvres (1920) konfirmis la juran agnoskadon de tiu ŝtato, sed la turkaj naciistoj ribeliĝis kaj avancis al la armenaj teritorioj de Orienta [[Anatolio]], finfine penetrante la teritorion de la [[Armena Demokratia Respubliko]]. [[Armenio]] tiam suferis la samtempan invadon de [[Azerbajĝano]], kie la komunistoj atingis la landan regadon, kaj agadis laŭ la turkoj. En [[septembro]] Armenio devis rezigni pri gravaj teritorioj en la oriento favore al Azerbajĝano, kun la intenco nur militi kontraŭ la turkoj. Sed malgraŭ ĉio la turkoj daŭre avancis kaj prenis al [[Aleksandropolo]] aŭ [[Gyumri]] (Gumru) je la jarfino, per la subskribo de la Traktato de Aleksandropolo kiu metis finon al la milito kaj al la armena revo. Kars, Ardahan kaj ĉiuj armenaj distriktoj de Anatolio kiuj per la [[Traktato de Sèvres]] estis donitaj al Armenio (teritorioj sub Turka regado), kio helpis kun la perdo de la teritorioj de [[Zangezur]] ([[Lago Sevan]]) kaj [[Montara Karabaĥo]] antaŭ [[Azerbajĝano]] kaj la kreado per turka apogo kaj sub la influo de Azerbajĝano, la Soveta [[Respubliko]] [[Naĥiĉevano]], kio multe malpliigis la armenan teritorion. La verdikto de la usona prezidanto pri la landlimoj de la Granda Armenio neniam efektiviĝis ĉar ili estis proklamitaj post la okupado fare de la turkoj de tiuj regionoj.
 
Linio 14:
*[[Internaciaj rialtoj de Armenio]]
*[[Armena genocido]]
{{portalo Kaŭkazio}}
 
[[Kategorio:Historio de Rusio]]
Linio 19 ⟶ 20:
[[Kategorio:Geografio de Armenio]]
[[Kategorio:Geografio de Rusio]]
 
{{portalo Kaŭkazio}}
 
[[ar:أرمينيا العظمى]]
[[en:Greater Armenia (political concept)]]
[[es:Gran Armenia]]
[[hy:Միացյալ Հայաստան]]
[[pt:Grande Arménia]]
[[simple:Greater Armenia (political concept)]]
[[tr:Büyük Ermenistan]]