Vortfarado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ar:صوغ كلمة
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ar:صوغ كلمة; cosmetic changes
Linio 1:
'''Vortfarado''' estas regularo, kiel en konkreta lingvo krei novajn vortojn per [[Finaĵo|finaĵoj]], [[Afikso|afiksoj]], [[Kunmetado|kunmetado]] kaj [[Vortgrupigo|vortgrupigo]].
 
== En Esperanto ==
Linio 31:
=== Historio de vortfarado en Esperanto ===
La bazo de la E-a vortfarado estas:
#La Zamenhofa eldiro: „La gramatikaj finiĝoj (kaj sufiksoj) estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. <br />
#La principo de Neceso kaj Sufiĉo (de Saussure). (v. tie.) <br />
#La Saussure-a konstato: ĉiu vorto kaj sufikso (krom la senkarakteraj) havas difinitan radik-karakteron (substantivan adjektivan aŭ verban) fiksitan en la Fundamenta Vortaro. Krome la vortoj havas vortkarakteron gramatikan, dependan de la finaĵo (o aŭ a aŭ i), kiun ili havas. Se la radik-karaktero kaj finaĵ-karaktero samas (samelementa vorto), la finaĵo estas pleonasma. En la mala okazo rnalsamelementaj vortoj, la finaĵo havas la funkcion de memstara vorto. Homo, sana, skribi estas samelementaj; homa, sani, skribo estas malsamelementaj vortoj. La vortkarakteron de samelementaj vortoj ni povas ŝanĝi per simpla finaĵŝanĝo, ĉar la radiko kunportas en la novan vorton sian sencon donitan per la radikkaraktero (homa signifas hom-rilata, homapartena, aŭ hom-kvalita, do en ĝi sinteziĝas la senco de la substantiva radiko hom kaj de la adjektiva finaĵo a; marteli estas martel-agi, do en ĝi al la senco de la subst. radiko martel gluiĝas la senco de la verba finaĵo i. Sed se ni pluformas vorton malsamelementan, kaj volas en ĝi konservi ankaŭ la sencon de la fremdkaraktera finaĵo, ni devas la finaĵon anstataŭigi per elemento samsignifa al la finaĵo. Al a (kvalita) samsignifas ec, al i samsignifas ad. Do, dum el la samelementa (adjektiva) preciza ni ricevas precizo (kvalito) per simpla finaĵŝanĝo el la malsamelementa (substantiv-adjektiva) homa ni devas formi la vorton homeco (kvalito), anstataŭigante la elfalintan a-finaĵon per la sufikso ec. Same, dum el la samelementa (verba) bati ni ricevas bato (ago) per simpla finaĵ-ŝango, el la malsamelementa (substantiv-verba) marteli ni devas fari la vorton martelado (ago), anstataŭigante la elfalintan i-finaĵon per la sufikso ad, sen kiu ni revenus al la vorto martelo (ilo). La E-a VF do konsistas simple el la sintezo de la elementoj necesaj kaj sufiĉaj por doni la deziratan sencon al la vorto. Sekve la E-a VF estas simpla vortkunmeto. v Vortkunmeto, [[Verbigo senpera]], Kategoriosufiksoj.
 
La kontraŭuloj de la sistemo postulas la senkarakterecon de la radikoj. Sed tio estas kontraŭ la Fundamento, kiu klare fiksas la radikkarakterojn (broso: ilo; kombo: ago aŭ ag- rezulto). Oni kontraŭmetis, ke la radiko tajlor funkcias jen substantive (tajloro), jen verbe (tajlori). Sed ĉi tiu kontraŭdiro estas facile refutebla. En tajlori ne la radiko funkcias verbe, sed la finaĵo i. Se ne estus tiel, tajloro povus signifi jen personon, jen agon. Kaj evidente ĝi neniam havas la lastan signifon, kiun oni signas per tajlorado (anstataŭigante la elfalintan i-finaĵon per la ag-signifa sufikso ad).
Linio 39:
La supra sistemo estas parte akceptita de la Akademio (punktoj 1 kaj 2), parte ankoraŭ ne (punkto 3). Cetere tio ŝajnas mallogika, ĉar sen la gramatika karakterfikso de la radikoj la principo de Neceso kaj Sufiĉo havas nenian sencon.
 
=== Literaturo pri vortfarado ===
Kolowrat: „Pri la derivo en Ido kaj E“, 1909; „Oficiala Gazeto Esperantista“, apr. 1911, dec. 1912;
Fruictier: „Esperanta Vortfarado laŭ la Fundamento“, 1914;
Linio 48:
Wüster: „Oficiala Radikaro, enkonduko kaj notoj“, 1923;
Paul Nylén: „Sonoj kaj Vorto de E“, 1930;
[[Lingvo_Stilo_FormoLingvo Stilo Formo|Kalocsay: „Lingvo, Stilo, Formo“]], 1931. [[KALOCSAY]].
== Eksteraj ligoj ==
 
Linio 88:
:[[Fremda vorto]]
:[[Terminologia principo]]
 
 
[[Kategorio:Gramatiko]]