Lidja Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Hectoralos (diskuto | kontribuoj)
iom da vikipediigo
Hectoralos (diskuto | kontribuoj)
e →‎Vivo: + ŝablono polurado
Linio 12:
 
==Vivo==
{{Polurinda}}
Lidja ZAMENHOF lernis Esperanton kiel 9-jara knabino. En la aĝo de 14 jaroj ŝi jam pretigis tradukojn el la [[pola literaturo]], kelkajn jarojn poste aperis ŝiaj unuaj publikigaĵoj. Fininte en [[1925]] sian universitatan studadon de [[juro]], ŝi fordonis sin tute al la laboro por [[Esperanto]]. En la sama jaro dum [[17-a UK 1925|la 17-a]] [[Universala Kongreso]] en [[Ĝenevo]] ŝi konatiĝis kun la [[Bahaa Kredo]]. Lidja ZAMENHOF fariĝis sekretariino de la [[homaranismo|homaranisma]] [[Esperanto-Societo Konkordo]] en [[Varsovio]] kaj ofte aranĝis paroladojn kaj kursojn. Ekde la [[Vieno|viena]] [[UK]] en [[1924]] ŝi ĉeestis ĉiun [[UK|Universalan Kongreson]]. Kiel [[cseh-metodo|cseh-metoda]] instruistino de Esperanto Z. faris propagandajn vojaĝojn kaj gvidis en diversaj landoj multajn kursojn.
 
Ŝi aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado; en la Internacia Studenta Ligo, en [[UEA]], [[Internacia Cseh-Instituto de Esperanto|Cseh-Instituto]] kaj en la [[Bahaa Kredo]]. Krome Z. skribadis por la ĵurnalo [[Literatura Mondo]], precipe studojn pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ al [[Pola Esperantisto]], [[La Praktiko]], [[Heroldo de Esperanto]], [[Enciklopedio de Esperanto]] kaj aliaj Esperanto-publikigaĵoj.
 
Tre konata estas ŝia traduko de "[[Quo vadis¿?]]", verko de [[Henryk Sienkiewicz]], publikigita en 1933.
 
En la jaro 1937 ŝi iris al [[Usono]] por pli longa restado. En decembro 1938 ŝi devis forlasi Usonon ĉar ties enmigroservo (''Immigration Service'') ne plilongigis ŝian restadopermeson pro kontraŭregula "pagita laboro" por Esperanto-kursoj. Postrevene vojaĝante tra sia hejmlando ŝi instruis pri Esperanto kaj la Bahaa Kredo.