Bramsche: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Muro Bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sv:Bramsche
Kwer (diskuto | kontribuoj)
aldono: tukofareja muzeo
Linio 28:
[[Dosiero:Klosterkirche Malgarten 1.jpg|thumb|300px|left|<center>monaĥeja preĝejo en la urboparto ''Malgarten'']]
[[Dosiero:Alte Post Bramsche.JPG|225px|thumb|left|<center>la malnova poŝtejo]]
 
=== Muzeo Tuchmacher-Museum ===
En Bramsche multaj homoj laboris pri tukoj. En la familioj oni ŝpinis fadenojn, aliaj teksis tukojn el ili, aliaj farbigis ilin. Poste pli grandaj manufakturoj transprenis tion. Post enkonduko de maŝinoj pli kaj pli la laboro estis mekanigita en fabrikoj.
 
Unu de ili estis je la rivero Hase, kiu liveris la energion per akvomuelo. La akvomuelo turnigis transmision, longan turniĝantan akson sub la plafono laŭlonge de la granda halo. Po unu latrimeno turnigis unu maŝinon.
 
Post la dua mondmilito oni forvendis ĉiujn malnovajn maŝinojn, ĉar ili ne plu estis sufiĉe ekonomiaj. Nur post tio venis la ideo, konservi la metion en muzeo. Oni devis reaĉeti ĉiujn maŝinojn en tuta Eŭropo kaj instalis ilin, sed nun uzante elektromotorojn.
En la Tuchmachermuseum (tukofareja muzeo) ĉiuj tradiciaj maŝinoj nun estas montitaj en funkcio, kiuj estas bezonataj por produkti tukojn. Entute estas ĉirkau 40 ŝtupoj de produktado.
 
Inter aliaj estas speciale interesaj ŝpinmaŝino [[Spinning Mule]] kun ĉirkaŭ cent spindeloj. Ni demandis, ĉu la enkonduko de tiu maŝino ne produktis multajn senlaborulojn, ĉar ja nun unu homo produktis pli, ol antaŭe cent laboristoj povis produkti. Ne, li diris, eble iom moke: antaŭe ni estis okupantaj ĉefe prizonulojn, kaj tiujn ni transigis al gluado de papersaketoj,
 
Alia tre interesa maŝino estas [[Jacquard]]-teksilo kun trubenda stirigo. Dum nia vizito la maŝino teksis lanajn kovrilojn por junular-gastejo kun la desina teksto "PIEDA FLANKO".
 
{{Ĝermo-Germanio}}