Johano la 3-a Sobieski: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ko:얀 3세 소비에스키
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ka:იან III სობესკი; cosmetic changes
Linio 12:
'''Johano la 3-a Sobieski''' ([[pola lingvo|pole]]: ''Jan Sobieski'', [[litova lingvo|litove]]: ''Jonas Sobieskis''), naskiĝinta la [[17-an de aŭgusto]] [[1629]] en [[Olesko]] kaj mortinta la [[17-an de junio]] [[1696]] en [[Wilanów]], estis reĝo de [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj]] de [[1674]]. Li estas konata kiel reĝo-heroo pro lia venko apud [[Vieno]] super [[Otomana Imperio]] en [[1683]] dank' al kio li efike haltis la ekspansion de tiu imperio al Eŭropo. Tial [[Turkoj]] ofte nomis lin la ''Leono de Lehistan'' (Lehistan- [[turka lingvo|turke]]: ''Pollando'') kaj [[Eŭropanoj]] la ''Savanto de La Kredo''.
 
== Gepatroj ==
[[Dosiero:Jakub Sobieski 1580-1646.jpg|190px|thumb|left|Jakub Sobieski]]
Jan Sobieski naskiĝis en Olesko nun troviĝanta lime de [[Ukraino]]. La familio Sobiescy venis de [[Sobieszyn]] (apud [[Lublino]]). Lia patro [[Jakub Sobieski]] estis [[kastelano]] de [[Krakovo]], la patrino estis Zofia Teofilia de Daniłowicz. Lia praavo estis [[Stanisław Żółkiewski]]. La priskriboj de [[Batalo de Chocim]] de Jakub Sobieski estis inspiro por unua pola nacia eposo ''Batalo de Chocim'' (pole: ''Wojna chocimska'') de [[Wacław Potocki]].
 
== Infaneco, edukado kaj vojaĝo en Eŭropo ==
 
Li trapasis infanecon en [[Żółkiew]], la mastrumado de praavo Stanisław. Tre bone edukita en [[Liceo de Bartłomiej Nowodworski]] en Krakovo li poste studis [[filozofio]]n en [[Jagelona Universitato|Krakova Akademio]]. Post studoj li vojaĝis du jarojn eksterlande vizitinte [[Leipzig]], [[Antverpeno (urbo)|AntverpenoAntverpenon]]n, [[Bruselo]]n, [[Parizo]]n, [[Londono]]n, [[Leiden]] kaj [[Hago]]n. Li konatiĝis kun multaj politike gravaj personoj kiel [[Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé]], [[Karlo la 2-a (Anglio)|Karlo la 2-a Stuart]] kaj [[Vilhelmo la 2-a de Oranje-Nassau]]. Dum siaj edukado kaj vojaĝado, li spertiĝis en la [[latina lingvo|latina]], [[franca]], [[germana]] kaj [[itala]] lingvoj. En Parizo li partoprenis en la Ruĝa Kompanio- la gvardio de reĝo.
 
== Kariero ==
[[Dosiero:John III Sobieski in battle of Khotyn 1673.PNG|200px|thumb|left|Johano Sobieski apud [[Chocim]]]]
[[Dosiero:Mariakasimira1641-2.jpg|thumb|right|200|Reĝino Marinjo]]
=== Reveno al lando kaj ribelo de Chmielnicki ===
En [[1648]] jaro mortas [[Ladislao la 2-a Vasa]], reĝo de Respubliko kaj komencas [[ribelo de Chmielnicki]] ([[Bogdan Chmielnicki]] batalanta pri sendependeco de [[Kozakoj|kozaka]] lando). Johano revenas kun sia frato Marek Sobieski kaj komencas batali- Johano fariĝas tuj rotmistrz (rotmajstro). Ili batalas kune tamen post la [[batalo de Zborów]] Marek estas kaptita de Kozakoj kaj mortas. Johano avancas al pułkownik (regimentestro) kaj komencas [[Batalo de Beresteczko|batalon de Beresteczko]]. Sekve [[Johano la 2-a Vasa]] reĝo de Respubliko sendas Johanon Sobieski kiel politikan senditon al [[Otomana Imperio]] kie li lernos [[tatara lingvo|tataran lingvon]] kaj tradician turkan taktikon de batalado.
=== Sveda Diluvo ===
Poste komenciĝas en [[1655]] la invado de [[Svedio]] nomata en Pollando la ''Sveda Diluvo''. Johano, estrante la plej grandan regimenton en Pollando, kapitulacias apud [[Ujście]] kaj ĵuras la fidelecon al reĝo [[Karolo la 10-a Gustavo (Svedio)|Karlo la 10-a Gustavo]]. Li marŝis kun sveda ameo al Prusujo ĝis [[Gołąb]] kaj [[Jarosław]] kie li komencas kunorganizi la ribelon en la pola armeo kaj enigado ĝin al la sveda armeo. En [[1556]] jaro li fuĝis de la sveda armeo por batali sub gvidado de pola generalo [[Stefan Czarniecki]]. Poste li batalis kontraŭ Svedio sub gvidado de generalo [[Jan Lubomirski]] en [[Grandpollando]] kaj Prusio, kune kun [[Dymitr Wiśniowiecki]] li atakis [[Torunio]]n kaj enfine apud [[Varsovio]] reĝo avancigis lin al ''chorąży wielki koronny'' (''la granda krona flaganto''). Poste li mem gvidis en la batalo apud Varsovio, en [[1657]] li batalis kontraŭ princo de [[Transilvanio]] [[Georgo Rákóczi la 2-a]], sekve li atakis denove Torunion kaj [[Sztum]] fariĝante la reĝa regimentestro. En [[1659]] li okupiĝis pri politiko estante deputito al [[sejmo]] kaj komisiano de ''konsento de [[Hadiaĉ]]'' (pole: ''Hadziacz''). Post venko super Kozakoj kaj estro [[Jerzy Chmielnicki]] li estis reĝa komisiano subsignita en paco de [[Cudnów]].
=== Bataloj kun Rusio kaj sukcesoj en Pola-Otomana Milito ===
De [[1653]] li partoprenis en milito kontraŭ [[Rusio]]. Ŝirmante la retreton de pola armeo, li venkis super rusa kaj kozaka armeo apud [[Sośnica]] kaj [[Kopyśniki]].
 
Linio 37:
Dum la unua [[Pola-Otomana Milito]] ([[1673]]-[[1676]]), la [[11-an de novembro]] [[1673]] Sobieski gvidis la grandan venkon apud [[Chocim]]. De tridek-mila turka armeo elsaviĝis nur kvar miloj da homoj. La venko estis tiel granda, ke tuj ĝi famigis Johanon en multaj landoj. La informo estis tiel grava kiel tiu pri la morto de [[Michał Wiśniowiecki]], reĝo de Pollando. Fama Johano estis elektita de nobelaro la [[19-an de majo]] kiel reĝo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj poste li estis kronigita en Krakovo.
 
== Reĝado ==
[[Dosiero:Sobieski Sending Message of Victory to the Pope.jpg|600px|thumb|center|Johano la 3-a Sobieski sendas mesaĝon "Venimus, vidimus, Deus vicit" al papo [[Inocento la 11-a]] pri venko apud [[Vieno]], pentraĵo de [[Jan Matejko]], [[Romo]]]]
=== Fino de la pola-otomana batalo ===
La plej grava celo por Johano estis dekomence la paco kun [[Otomana Imperio]], regajno de [[Kamieniec Podolski]] kaj fino de la serio de militoj kontraŭ Pollando. Tial en [[1674]] li decidis rekomenci la batalojn kun Turkoj. Oni regajnis la tutan [[Podolio]]n kaj blokis Kamieniec. Hetmano Litva Michał Kazimierz Pac ne povis plu batali kaj li revenis al [[Litovio|La Granda Litva Dukejo]]. Laŭ multaj opinioj li kaŝe kunlaboris kun [[Brandenburgio]] ke Johano Sobieski sekve ne batalu kontraŭ Prusujo.
 
En [[1675]] Sobieski forpuŝis Tatarojn apud [[Lvovo]]. En [[1676]] Tataroj kaj la granda turka armeo denove trapasis [[Dniestr]] sed ne povis venki en [[Żurawno]]. Post armistico Kamieniec Podolski restis imperia sed Turkoj redonis al Respubliko [[Biała Cerkiew]] (hodiaŭ Біла Церква) kaj rezignis de tributo, redonis ankaŭ ostaĝojn kaj promesis sufoki la ribeletojn de tataroj kaj kozakoj. Dum 7 jaroj Respubliko ne kondukis militojn. Pligrandiĝis la opozicio kontraŭ reĝo kaŝe pagita de [[Aŭstrio]] kaj Brandenburgio. En la Eta Pollando (Małopolska) oni volis eĉ detronigi Johanon por doni reĝadon al princo [[Charles-Alexandre de Lorraine]] kies edzino estis vidvino post reĝo Michał Wiśniowiecki. Tial Sobieski reformigis la armeon ŝanĝante la sistemon kaj enhavon.
=== Batalo de Vieno ===
[[Dosiero:Sobieski z synem.jpg|left|thumb|200px|Johano la 3-a Sobieski kun filo Jakub de [[Jerzy Eleuter Siemiginowski]], [[Wilanów]]]]
 
Linio 53:
En la 1690 Sobieski komisiis konstruadon de modernaj fortigadoj de limoj. Li mortis pro [[korinfarkto]] en [[1696]].
 
== Mecenatado ==
[[ImageDosiero:Wilanów Canaletto.PNG|thumb|right|300px|Palaco de [[Wilanów]] de [[Bernardo Belotto]], [[Varsovio]]]]
 
Sobieski estis grava mecenato de kulturo. Li protektis multajn eminentajn arkitektojn kiel [[Andreas Schlüter]], [[Augustyn Locci]] kaj ankaŭ gravajn pentristojn kiel [[Daniel Schultz]] kaj [[Jerzy Eleuter Szymonowicz-Siemiginowski]]. Protektante la poetojn kaj filozofojn li mem multe renkontadis kun ili. Li patronis al poetoj [[Wespazjan Kochowski]], [[Joachim Pastoriusz]] kaj [[Wojciech Stanisław Chrościński]]. Li patronis ankaŭ al astronomoj kaj matematikoj kiel [[Gdańsk|gdanska]] [[Johano Hevelio]]. Hevelio fondis la novan konstelacion kiun nomigis [[Ŝildo (konstelacio)|Scutum Sobiescianum]] (Ŝildo de Sobieski). Pri Johano la 3-a Sobieski oni kreis du naciajn eposojn- ''Sobiesciada'' de [[Jędrzeja Ustrzyckiego]] kaj ''Viennis'' de [[Jan Damascen Kaliński]].
Linio 77:
{{Wikiquote}}
{{Antaŭuloj-Posteuloj|POSTENO=[[Listo de reĝoj de Pollando|Reĝoj de Pollando]]-[[Listo de regantoj de Litovio|Litovio]]
|TEMPO=[[1674]]–[[1696]]
|ANTAŬULO=[[Michał Korybut Wiśniowiecki]]
|POSTEULO=[[Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio)|Aŭgusto la 2-a]], "la Forta"
Linio 109:
[[it:Giovanni III di Polonia]]
[[ja:ヤン3世 (ポーランド王)]]
[[ka:იან III სობესკი]]
[[ko:얀 3세 소비에스키]]
[[la:Ioannes III (rex Poloniae)]]