Tarashankar Bandyopadhyaya: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
D'ohBot (diskuto | kontribuoj)
e Bot: Korektado de vikia sintakso
Linio 1:
'''Tarashankar BANDYOPADHYAYA''' [taraŝankar bandjopadhjaja] (naskiĝis la [[23-an de julio]] [[1898]] en [[Labpur]], Birbhum, Okcident-Bengalo, [[Barato]]; mortis la [[14-an de septembro]] [[1971]] en [[Kolkato]], Okcident-Bengalo) estis ĉefe romanisto kaj novelisto en la [[Bengala_lingvo|bengala lingvo]].
 
En siaj ĉ. 130 libroj, li esploris la temojn de konflikto inter la tradicio kaj la moderna epoko, la ŝanĝiĝantaj kamparaj kondiĉoj barataj dum la fruaj jardekoj de la 20-a jarcento, konflikto inter [[hinduismo|hinduaj]] kaj [[islamo|islamanaj]] komunumoj, la milito, la malsatego, kaj la sociaj malegalecoj. Liaj verkoj iĝis kaj iĝas la bazo de pluraj filmoj kaj televidserioj: lia novelo “Ĝalsaghar” (La muziksalono, 1932), ekzemple, estis la bazo de filmo (1958) de la sama titolo de [[Satyajit Ray]] [[satjaĝit re]].
 
Pro sia romano ''Ganadevata'' (La voĉo de popolodio, 1942) li gajnis en 1966 la premion [[Gjanpith]], la plej prestiĝa belarta premio de la barata registaro. Li verkis sekvaĵon, ''Panĉagram'' (Kvin vilaĝoj, 1943). Krom tiuj du konataj romanoj, en 1952 li verkis la romanon ''Arogja Niketan'' (La kuracejo, 1952) pro kiu li gajnis en 1955 belartan premion starigita memore de [[Rabindranath Tagore]].