Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 163:
 
:::Mmm. Mi nun pli bone komprenas. Tamen, kion diri pri la priparolata Padio, tio estas la sendependiĝema parto de norda Italio (ĉirkaŭ la rivero [[Pado]]) priparolata de la ekstremisma dekstra partio Norda Ligo? Ĝi ne havas precizajn limojn, ĉar, por gajni pli da voĉdonoj, la partio komprenigas al lombardianoj ke la limo estus la rivero Pado, al emilianoj ke la limo estus la montaro Apeninoj, al toskanianoj ke la limo estus la rivero Tibero (tiu, kiu trairas Romon)... en Guglo, nur aperas tri paĝoj kun la skribo "Padujo". --[[Vikipediisto:WinstonSmith|WinstonSmith]] 08:37, 4. Jul 2009 (UTC)
 
: La ideo, ke "-io" uziĝas aŭ uziĝu nur por efektivaj ŝtatoj aŭ landoj kun ia politika statuso, estas plena fantazio. Tiel neniam estis. Unu ekzemplo de tia ne-ŝtata landonomo en la Esperanta Vikipedio estas "Sameio" (= "Sameujo", "Laponio", "Laponujo"). La landnomo "Kurdio" aperas interalie en PIV. Tie troveblas ankaŭ "Ŝvabio" (= "Ŝvabujo") - sen politika statuso, "Eŭskio" (difinita kiel lando dividita Hispanio kaj Francio), kaj "Karelio" (kies unua difino estas "lando dividita inter Finnlando kaj Rusia Federacio"). Oni povus fari longa liston de tiaj gentobazaj ne-ŝtataj landoj kun "-io". Do, "Turkia Kurdio" estas tute ebla esprimo. Ĝi plene egalas al "Turkuja Kurdujo". [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 10:11, 4. Jul 2009 (UTC)
 
== Galerio kun klakilo ==