Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kriĉjo (diskuto | kontribuoj)
Mi pensas ke unua stila afero pri kio ni ĉiuj povas konsenti estas ke la ligoj al alilingvaj versioj aperu laŭalfabete.
eNeniu resumo de redakto
Linio 17:
----
Saluton denove. Mi pensas ke unua stila afero pri kio ni ĉiuj povas konsenti estas ke la ligoj al alilingvaj versioj aperu laŭalfabete. Estas iom malbele ekz. "Kataluna Ĉina Angla Germana Ĉeha Sveda Pola" kiam pli profesie povus esti "Angla Ĉeĥa Ĉina Germana Kataluna Pola Sveda". Por fari tion, la en: kaj fr: ligoj devas veni *antaŭ* de:, ktp. Laŭ [[Chuck SMITH]] iam estonece aperos sistemo por aŭtomate tion fari, sed intertempe ni ĉiuj povas enordigi tiujn kiam redaktante paĝon. - [[Vikipediisto:Kriĉjo|Kriĉjo]] 09:49, 15. Mar 2003 (UTC)
 
:Pardonu, ke vi ĉiam devas ordigi por mi! La senorda vico de lingvonomoj ĝis nun ne ĝenis mian senton pri estetiko ;-) sed bone: Estonte la listoj de la lingvoj supozeble ege kreskos kaj en ne-ordigita listo ni eble facile pretervidos jam ekzistantan ligilon... Do, mi klopodos agi konforme al via propono, kvankam la fakto, ke en: alfabete estos antaŭ de: nekredeble streĉos mian cerbon ;-) Amike, --[[Vikipediisto:Unukorno|Unukorno]] 10:50, 15. Mar 2003 (UTC)