Přívoz (Ostrava): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Historical coat of arms of Přívoz.jpg|thumb|Historia blazono de la urbo]]
 
'''Přívoz''' estas antaŭa urbo situanta hodiaŭ sur teritorio de [[Ostrava]]. Nuntempe ĝi estas parto de <!--[[urba parto]] de--> [[Moravia Ostrava kaj Přívoz]].
 
Přívoz situas sur eksa komerca pado el [[Opava (Opava)|Opava]] ĝis [[Teŝino]]. Ĝia nomo estas derivita de vorto ''prevoz'' ([[pramo|pramveturejo]]) - en tiuj ĉi lokoj [[pramveturigisto]] transveturigis ĉevaltirojn kaj piedirantojn. La komencoj de la vilaĝo falas ĝis komenco de la 14-a jarcento, la unua skribmencio devenas el la jaro [[1377]] (''Prsiewoz''). Kurioze estas, ke temis pri enskribaĵo de episkopa feŭda juĝejo en [[Olomouc]] kun episkopa feŭdulo Bedřich z Kotojed, kiu respondecis pri ŝtelo. En [[1389]] okazis dividigo de la vilaĝo en du partojn. Al rea kunigo okazis nur en la jaro [[1524]] fare de Mateo Felkel el Ĉeĥendorf. La [[1-an de aprilo]] [[1555]] urbo [[Moravia Ostrava]] aĉetis porĝin kontraŭ 3700 florenoj kaj la [[6-an de aŭgusto]] [[1555]] la olomouca episkopo tralasis Přívoz-on el la feŭda dependeco. Moravia Ostrava tiel ĝis la jaro 1848 estis superularo super přívozaj subuloj.
 
Signifa evento de la vilaĝo estis alveturo de la unua [[trajno]] sur nove konstruita stacidomo la [[1-a de majo]] [[1847]]. Přívoz situis sur fervojo [[Lipník nad Bečvou|Lipník]]-[[Bohumín]], kiu kreis sektoron de internacia fervojo [[Vieno]]-[[Krakovo]]. Estis tial logike, ke en la jaro [[1855]] posedanto de [[Ferfabriko Vítkovice]], [[Salomon Mayer Rothschild]], alligis la fervojon el sia uzino kaj [[minejo Karolina]]. Tiun ĉi fervojon aĉetis [[Norda fervojo de Ferdinando]], kiu en la jaro [[1862]] konstruis minejan fervojon el Přívoz ĝis [[Michálkovice]] kaj en [[1870]] plu al [[Doubrava]] kaj [[Orlová]]. Per tiu ĉi fervojo tiel estis iom post iom kunigitaj ĉiuj minejoj de la ostrava regiono, kiuj tra la stacidomo en Přívoz transportis [[karbo]]n al siaj klientoj. En la jaro [[1869]] estis al la stacidomo alligita nova fervojo el [[Ostrava]] ĝis [[Frýdlant nad Ostravicí]]. Per tio superkreskis la signifo de la stacidomo kaj Přívoz estis ĝuste konsiderata kiel la plej granda stacidomo de Norda fervojo de Ferdinando. Parto de la stacidomo estis ankaŭ riparejo de [[lokomotivo]]j kaj [[vagono]]j. Ekde la [[18-a de aŭgusto]] [[1894]] estis al la stacidomo alligita [[tramvojo]].