Historio de Svedio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:스웨덴의 역사
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: mk:Историја на Шведска; cosmetic changes
Linio 1:
==Historio==
[[Dosiero:Gustav Vasa.jpg|thumb|right|200px|[[Gustavo Vasa]], Gustavo la 1-a de Svedio.]]
[[Dosiero:Pochod Szwedow do Kiejdan.jpg|thumb|right|300px|Sveda-Pola milito en la 17-a jarcento.]]
Svedio havis la favoron vivi en paco dum preskaŭ 200 jaroj. Sed dum multaj jarcentoj antaŭe la lando partoprenis en fortokonsumantaj konfliktoj kaj longedaŭraj militoj. Vikingoj el Svedio kaj el ceteraj nordiaj landoj vojaĝis ekde ĉirkaŭ [[800]] kaj dum 250 jaroj poste al fremdaj landoj en vojaĝoj kiuj estis kombinaĵo de komercaj vojaĝoj, rabado kaj elmigrado.'
 
La sveda regno formiĝis dum la [[12-a jarcento]]. Ĝis la [[16-a jarcento]] la limoj inter la nordiaj landoj estis malklaraj. Dum periodo en la [[14-a jarcento]] Svedio, [[Norvegio]] kaj [[Danio]] estis unuigitaj en union. Svedio jam antaŭe konkeris [[Finnlando]]n. La fundamento de moderna Svedio estis konstruita en la [[16-a jarcento]]. Dum la sekvanta jarcento Svedio evoluis al eŭropa grandpotenco kun kolonioj ĉirkaŭ [[Balta maro]] – sed la malgranda lando estis tro malfortika bazo por grandpotenca regno, kaj ĝia disfalo komenciĝis en la [[18-a jarcento]].
 
Sekvis pliaj malsukcesoj. Post milito kontraŭ [[Rusio]] en [[1808]]-[[1809]] Svedio devis forlasi Finnlandon. La [[Svedio-Norvegio|unio]], en kiu Svedio kaj Norvegio estis partoj ekde [[1814]], dissolviĝis en [[1905]]. Svedio partoprenis nek en la [[unua mondmilito|unua]] nek en la [[dua mondmilito]], kaj daŭrigis sian eksteraliancan politikon ankaŭ post la paciĝo en [[1945]]. Senalianceco en paco, celanta al neŭtraleco en milito – tio fariĝis la principaro de Svedio. En [[2001]] la [[politikaj partioj en Svedio|partioj]] de la [[Riksdagen|parlamento]] komencis interparolojn pri ”nova sekurecpolitika doktrino, alĝustigita al nova situacio”.
Ĉiam estis forta sveda ambicio aktive partopreni en internacia kunlaboro. Forta sveda engaĝiĝo en [[Unuiĝintaj Nacioj|UN]] estas fundamento en sveda ekstera politiko. Kun la ceteraj nordiaj landoj – [[Danio]], [[Finnlando]], [[Norvegio]] kaj [[Islando]] – Svedio havas proksiman kunlaboron en la plej multaj sferoj.
 
=== Novaj rilatoj kun la mondo ĉirkaŭanta ===
 
La ŝanĝiĝoj en Eŭropo dum la jaroj [[1989]]-[[1991|91]] ŝanĝis la kondiĉojn por la sveda ekstera politiko. La disfaloj en la komunismaj diktaturoj kaj la dissolviĝo de [[Sovetio]] kreis situaciojn, kiuj malfermis novajn vojojn por la rilatoj inter Svedio kaj la mondo ĉirkaŭanta. En [[1991]] Svedio kandidatiĝis pri aliĝo al la [[Eŭropa Unio]] (EU) kaj en [[1994]] oni interkonsentis pri sveda membreco. Post referendumo Svedio aliĝis al EU la {{daton|1|januaro|1995}}. Kiam la [[eŭro|Eŭropa Mona Unio]] (EMU) ekfunkciis la {{daton|1|januaro|1999}}, Svedio elektis ne partopreni tuj, sed ne neis estontan partoprenon. En aŭgusto [[2003]] la sveda popolo referendumis pri membreco en EMU, sed la plejparto ne akordis kaj Svedio devas atendi kelkajn jarojn por povi havi novan referendumon.
 
=== La armeo alĝustiĝas al nova situacio ===
 
Dum la jardekoj de la [[malvarma milito]] Svedio devis kalkuli kun la ebleco de invadprovo kontraŭ la bordoj de la lando je konflikto inter [[Varsovia Pakto]] kaj Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo ([[NATO]]). La cirkonstancoj ŝanĝiĝis post la malfondo de Varsovia pakto kaj la disfalo de [[Sovetio]].
Linio 21:
Oni diskutis pri membreco en NATO, sed ĝi ne estas aktuala en la nuna situacio. Svedio aktive partoprenas en Partnereco Por Paco (PPP) kaj en la pacigaj taĉmentoj en eksa [[Jugoslavio]].
 
=== Malriĉa lando riĉiĝis ===
 
En la mezo de la [[19-a jarcento]] Svedio estis unu el la plej malriĉaj landoj de Eŭropo. 70 procentoj el ĝia loĝantaro estis terkulturistoj. Iom pli ol unu jarcenton poste la lando estis unu el la plej riĉaj kaj plej industriigitaj en la mondo, kaj nun nur 2 procentoj laboras pri terkulturado.
Linio 27:
Dum la jardekoj post la [[dua mondmilito]] la sveda ekonomio bone evoluis. La [[Malneta Enlanda Produkto]] kreskis, la lando prosperis kaj oni povis organizi bonstatan socion. En la komenciĝo de la [[1990-aj jaroj]] Svedio tamen alvenis al sia plej serioza krizo post la [[1930-aj jaroj]]. La MEP malkreskis, la [[sveda krono]] perdis valoron, la senlaboreco kreskegis kaj la nacia ŝuldo plialtiĝis. La pozicio de Svedio pri bonstato kompare al aliaj landoj malpliboniĝis.
 
Oni komencis vastan reordigon de la sveda ekonomio. En la komenciĝo de la nova jarcento la ŝtataj financoj denove tenas sin en ekvilibro. La ekonomia kresko pligrandiĝis, la inflacio estas moderigita, la ŝtata ŝuldo malpligrandiĝis kaj la realaj salajroj plialtiĝis samtempe kun malplialtiĝo de la senlaboreco. Svedio tre dependas de sia eksporta industrio, kiu donas al la lando signifan troaĵon en la komerca bilanco. [[Germanio]] kaj [[Britio]] estas la du plej gravaj komercaj partneroj de Svedio – kiam temas kaj pri eksporto kaj pri importo. La sveda produktada industrio plejparte baziĝas sur la plej gravaj enlandaj krudaĵoj, arbaro kaj ferminaĵo. La maŝinindustriaj kompanioj, inkluzive la aŭtokompaniojn, respondecas pri pli ol 40 procentoj de la rafina valoro en sveda industrio. Ligna, paperkaĉa kaj papera industrioj respondecas pri 20 procentoj. La ono de la ĥemia industrio estas ĉirkaŭ 12 procentoj.
 
La nova informa teĥniko ludas ĉiam pli gravan rolon en la sveda ekonomio kaj Svedio, laŭ multaj esploroj estas unu el la plej gravaj informteĥnikaj industrioj de la mondo. Pli ol ĉiu dua svedo uzas [[Interreto]]n kaj ekzistas pli ol 4 milionoj da porteblaj telefonoj.
 
=== Intensa debato pri nuklea energio ===
[[ImageDosiero:Sweden_cia_old.png|thumb|Angla mapo de Svedio. ([http://www.norden.org/web/1-1-fakta/sv_kort.htm Vidu pli detalan kaj svedlingvan mapon]).]]
Demandoj pri [[medio]] ĝenerale estas gravaj en Svedio. Unu el la plej disputvekaj temas pri produktado de energio. [[Nuklea energio]] respondecas pri duono de la elektro de Svedio. Post referendumo en [[1980]] la [[Riksdagen|parlamento]] decidis ke ĉiuj nukleaj reaktoroj devos esti malfunkciigitaj en [[2010]], sed tiu tempoplano estas forlasita. Unu reaktoro estis malfunkciigita en [[1999]]. La daŭra likvidado de nuklea energio dependas de kiel rapide eblas trovi anstataŭigan energion, kiun oni povas produkti sen malpuregigi la aeron kaj je akceptebla kosto.
 
=== Evoluinta socialzorga ŝtato ===
[[dosieroDosiero:Riksdagen-fran-vattnet-2004-05-09.jpg|thumb|La parlamento de Svedio]]
Grandskala [[Sociala Stato|socialzorga sistemo]] dum longa tempo donis al Svedio altan profilon en la internacia debato. Svedoj povis atendi subtenon en la plej multaj el la sortoŝanĝoj de l’ vivo. La ekonomia krizo de la lando en la komenciĝo de la 1990-aj jaroj devigis la ŝtaton ŝpari, sed kelkaj el la forigitaj socialaj rajtoj refunkciiĝis kiam la ŝtataj financoj reekvilibriĝis. La socialzorga ŝtato ĉefe povis resti nedetruita.
 
La kreskanta ono da pensiuloj en la loĝantaro kaŭzas ekonomiajn problemojn en Svedio – kiel en la plej multaj aliaj kompareblaj industriaj landoj. La meznombra aĝo kreskis al 76,7 por viroj kaj 81,8 por virinoj. Nova pensia sistemo, kiu konsideras novajn realaĵojn kaj ekonomian kreskon, ekfunkciis en 1999.
 
=== Egaleco inter la seksoj ===
 
Post la balotado en 1998 42,7 procentoj el la parlamentanoj estas virinoj kaj en la komenciĝo de 2000 virinoj formis la plejmulton en la registaro. En la politika sfero Svedio povas nomi sin monda ĉampiono koncerne la egalecon inter la seksoj. La leĝofarado celas krei justecon inter viroj kaj virinoj koncerne salajrojn kaj kariereblecojn. La familia politiko akcelas la eblecojn de ambaŭ gepatroj kombini profesian laboron kun komuna respondeco por la infanoj.
 
=== Edukado kaj esplorado ===
 
Naŭjara fundamenta lernejo estas deviga; la lernejo komenciĝas je aĝo de ses aŭ sep jaroj. La plej multaj infanoj frekventas senkostajn komunumajn lernejojn. Preskaŭ ĉiuj (98 procentoj) plustudas en trijara gimnazio kun kaj teoriaj kaj praktikaj programoj. Finstudinte en la gimnazio iom pli ol triono daŭrigas sian studadon en universitatoj. La celo estas ke tiu ĉi ono kreskos al la duono. La entuta sveda entrepreno pri esplorado kaj evoluo sumiĝas je 3,8 procentoj de BNP, la plej alta cifero inter la membrolandoj en Organizaĵo por Ekonomia Kooperado kaj Evoluo.
 
=== Preslibereco kun tradicioj ===
 
La unua leĝo pri preslibereco en Svedio estis akceptita jam en [[1766]]. La leĝo kiu validas hodiaŭ celas faciligi por la amaskomunikiloj plenumi sian ekzamenan rolon en la socio. Ĉiuj oficialaj dokumentoj estas haveblaj por la ĝenerala publiko, kun kelkaj tre malmultaj detale difinitaj esceptoj. Cenzuro estas malpermesita, kaj tiuj kiuj donas informojn al amaskomunikiloj estas nepuneblaj, la esceptoj estas malmultaj ankaŭ en tiu ĉi rilato. La amaskomunikila situacio tamen rapide ŝanĝiĝas. La gazetoj bone gardas sian pozicion en la konkurenco kun novaj komunikiloj. La svedoj apartenas al la plej gazetlegantaj popoloj en la mondo
 
=== Kreskanta turismo ===
 
La kreskanta turismo en Svedio grandparte baziĝas kun la relative nedifektita naturo kaj la bonaj eblecoj por eksterdoma restado kaj distriĝo. La tradicia sveda rajto libere iri en arbaroj kaj sur alia tero inkluzivas kaj enloĝantojn kaj vizitantojn. Ĝi tamen postulas gardemon kaj respekton al la naturo kaj al la terposedanto. La plej multaj turistoj venas el la nordiaj landoj, sed la germanoj respondecas pri la plej granda nombro da transnoktadoj. Ĉiam pli granda nombro da germanoj, same kiel norvegoj kaj danoj, aĉetas somerdomojn en Svedio.
Linio 64:
 
{{Temo de Eŭropo|Historio}}
{{LigoLeginda|lt}}
 
[[Kategorio:Svedio]]
[[Kategorio:Historio de Svedio| ]]
[[Kategorio:Historio laŭ landoj|Svedio]]
 
{{LigoLeginda|lt}}
 
[[cs:Dějiny Švédska]]
Linio 87 ⟶ 86:
[[la:Historia Sueciae]]
[[lt:Švedijos istorija]]
[[mk:Историја на Шведска]]
[[nl:Geschiedenis van Zweden]]
[[no:Sveriges historie]]