La '''Kolono Durruti''' estis la plej fama [[kolono]] da [[anarkiismo|anarkiistaj]] batalantoj dum la [[Hispana Enlanda Milito]]. Gvidis ĝin [[Buenaventura Durruti]] ekde meze de [[1936]] ĝis sia morto la [[20-an de novembro]] samjare. Ĉi tiu kolono ludis decidan rolon pri la defendo de [[respubliko]] en [[Madrid]] kontraŭ la ekleviĝo de [[faŝismo]]. Ĝi entenis francparolantan roton nomitan ''Centurio [[Sébastien Faure]]''. La kolono Durruti estis fine, kiel ĉiuj aliaj rotoj [[anarkiismo|anarkiistaj]], [[socialismo|socialistaj]] kaj [[komunismo|komunistaj]], integrita en la ĝeneralan [[armeo]]n de la respubliko.