Historio de baleto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aktualigis ligilojn
Linio 171:
''Giselle'' estis la unuan fojon plenumita en Rusio je unu jaro post ĝia premiero en Parizo kun Elena Andrejanova ([[1819]] - [[1857]]) en rolo de Giselle. Ŝi dancis kun Christian Johansson, kaj [[Marius Petipa]] ([[1818]] - [[1910]]) (frato de Lucien Petipa), du el la plej grandaj figuroj en rusia baleto.
 
En [[1848]] Fanny Elssler kaj Jules Perrot venis en Rusion. Perrot restis tie por 10 jaroj kiel ĉefo de la sankt-peterburga Imperia Rusia Baleto (nun [[Mariinskij -Baleto]]).
 
En [[1852]] [[Lev Ivanov]] ([[1834]] - [[1901]]), la unua naskiĝinta en Rusio inventisto, diplomiĝis de la Imperia Baleta Lernejo (nun [[Baleta Akademio de Vaganova]]).
 
En [[1859]] Arthur Saint-Leon iĝas ĉefo de la sankt-peterburga Imperia Rusia Baleto (nun [[Mariinskij -Baleto]]) anstataŭ Perrot.
 
Marius Petipa estis ankoraŭ kondukanta dancisto de la sankt-peterburga baleto en [[1862]] kiam li kreis sian unuan plur-agan baleton ''[[La Filino de Faraono]]'' por la cara imperia teatro. Ĝi estis nekredebla fantazio kiu inkluzivis [[Egiptio|egiptajn]] aĵojn, inter ili vekantaj [[mumio]]j kaj venenaj serpentoj. Ĉi tiu baleto gvidis al apero de aliaj baletoj kaj eble al tio kio en la mondo estas konsiderata kiel [[klasika baleto]].
 
En [[1869]] Marius Petipa iĝas ĉefa surscenigisto de la sankt-peterburga Imperia Rusia Baleto (nun [[Mariinskij -Baleto]]) anstataŭ Arthur Saint-Leon kaj estis diktatoro por pluaj 30 jaroj. Petipa kreis multajn pluragajn kaj unuagajn baletojn por surscenigo sur la imperiaj scenejoj de Rusio. En 1869 li iris al Moskvo kaj kreis ''[[Donkiĥoto]]'' por la baleto de la [[Bolŝoj Teatro]] en Moskvo. Tie estis pli ol unu Bolŝoj -Teatro, [[Bolŝoj -Teatro]] en Moskvo kaj [[Bolŝoj -Teatro (Sankt-Peterburgo)|Bolŝoj Teatro]] en Sankt-Peterburgo, ĉi tio okazis ĉar la vorto Bolŝoj estas de signifo "granda" en la [[rusa lingvo]].
 
Tiam Arthur Saint-Leon revenis al Parizo kaj dancoordigis ''Coppelia'', la lastan gravan baleton je la Pariza Opero. La [[Francia-Prusia Milito]] kaj la sieĝo de Parizo kaŭzis la morton de baleto en la okcidenta Eŭropo.
 
En [[1877]] Petipa kreis ''[[La Bayadère]]'' (''[[La Bajadero]]'') por la Bolŝoj -Teatro en Sankt-Peterburgo.
 
En [[1877]] estis la unua surscenigo de ''Cignolago'', baleto tiel populara ke ĝia nomo estas prezento de la [[klasika baleto]]. ''Cignolago'' kun la unua muziko de [[Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij]] estis la unua de la "granda trio" de rusia baleto. Originale farita per aŭstra Wenzel Reisinger ([[1827]] - [[1892]]), ''Cignolago'' estis reprilaborita de multaj, inter ili Joseph Hansen ([[1842]] - [[1907]]), kaj de Petipa en [[1895]].
Linio 195:
En [[1890]] la Itala baletistino Carlotta Brianza ([[1867]] - [[1930]]) estis elektita de Petipa por la titola rolo en nova baleto ''Spjaŝĉaja Krasavica'' (ruse, laŭvorte "[[dormanta belulino]]") aŭ ''La belle au Bois Dormant'' (france) aŭ ''[[Dornorozeta Baleto|Dornorozeto]]''. Ĉi tiu baleto estas la dua de la rusia "granda trio" kaj estas unu el la grandaj klasikaj baletaj majstroverkoj.
 
En [[1892]] (kvankam la jaro estas malfermita al iu debato inter historiistoj) Petipa kun dizajnisto Ivan Vsevoloĵskij kaj asistanta baletestro [[Lev Ivanov]] kreis ''[[La Nuksrompilo]]''. Ĉi tiu baleto estas la tria el la rusia "granda tri". Ĝi estita bazita sur dolĉigita franca rerakonto de la rakonto de [[E. T. A. Hoffmann]]. ''La Nuksrompilo'' havas gigantan popularecon en centoj de malsamaj versioj kiel ''[[kristnaska baleto]]''. La unua montrado de ''La Nuksrompilo'' okazis en [[Mariinskij -Teatro]] en la [[18-a de decembro]] (la 6-a de decembro laŭ la tiam uzata en Rusio [[julia kalendaro]]) de 1892.
 
Petipa estas plej bone memorata pro siaj kunlaboroj kun [[Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij]]. Petipa uzis muzikon de Ĉajkovskij por sia dancoordigo de ''[[La Nuksrompilo]]'' ([[1892]]), ''[[Dornorozeta Baleto|Dornorozeto]]'' ([[1890]]), kaj la definitiva revivigo de ''[[Cignolago]]'' (1895, kun [[Lev Ivanov]]). Ĉi tiuj laboroj estis ĉiuj faritaj surbaze de eŭropa folkloro.
Linio 235:
Rusia baleto daŭris sian evoluon dum [[Sovetunio|Sovetunia]] epoko. En la lando restis malgranda kvanto de talentaj homoj post la revolucio, sed ĝi estis sufiĉa por fari la novan generacion. Post stagno en la [[1920-aj jaroj]], en mezo de la [[1930-aj jaroj]] la nova generacio de dancistoj kaj dancoordigistoj aperis sur la scenoj.
 
Dum la 1930-aj jaroj en Sankt-Peterburgo (tiam Leningrad) [[Agrippina Vaganova]] estis arta surscenigisto de la ĝis tiam Imperia Rusia Baleto, kaj ŝi startis restigi sian spurojn. En 1935 la baleto estis renomita al la Kirov -Baleto (nun [[Mariinskij -Baleto]]). Estante arta surscenigisto, Vaganova plenumis la ŝtatajn regulojn kaj ŝanĝis la finon de ''Cignolago'' el tragika al plialtiga.
 
La teknika perfekteco kaj precizeco de danco estis akcelita kaj postulita de Agrippina Vaganova, kiu estis instruita de Petipa kaj Cecchetti kaj gvidis la ĝis tiam Imperia Baleta Lernejo, renomitan kiel la Leningrada Ŝtata Dancoordiga Instituto, kiu estis lernejo kiu preparis dancistojn por Mariinskij -Baleto. En [[1957]], je ses jaroj post morto de Vaganova, la soveta registaro renomis la Leningradan Ŝtatan Dancoordigan Instituton laŭ ŝia nomo kiel la [[Baleta Akademio de Vaganova]]. Kiam la Mariinskij -Baleto komencis vojaĝi al la okcidenta Eŭropo, Vaganova jam estis mortinta. La [[maniero de Vaganova]] estas sciata de ŝia libro, ''Fundamentoj de la klasika danco'', kiu estis tradukita en aliajn lingvojn.
 
Baleto estis populara ĉe la publiko. Ambaŭ la moskva [[Bolŝoj -Baleto]] kaj la sankt-peterburga [[Mariinskij -Baleto]] kompanioj estis aktivaj. Ideologia premo altrudis la kreadon de multaj [[socialisma realismo|socialismaj realismaj]] aĵoj, la plejparto de kiuj faris malgrandan efekton sur la publiko kaj estis forprenitaj el la repertuaro de ambaŭ kompanioj poste.
 
Iuj aĵoj de tiu epoko, tamen, estis rimarkindaj. La ''[[Romeo kaj Julieta]]'' de [[Sergej Prokofjev]] kaj [[Lavrovskij]] estas majstroverko. La ''[[Flamoj de Parizo]]'', kvankam ĝi montras ĉiujn kulpojn de socialisma realisma arto, pioniris la aktivan uzon de la korpuso de baleto en la spektaklo kaj postulis svenigantan artismon. Ankaŭ la baleta versio de la poemo ''[[La Fontano de Baĥĉisaraj]]'' de [[Aleksandr Puŝkin]] kun muziko de [[Boris Asafjev]] kaj dancoordigo per [[Rostislav Zaĥarov]] estis furora.
Linio 247:
Rusiaj kompanioj, aparte post la [[Dua mondmilito]] faris multajn turneojn ĉie en la mondo, kio revivigis baleton en la okcidenta Eŭropo kaj faris ĝin formon de distraĵo agnoskitan de la ĝenerala publiko.
 
Ekzemple la nordamerika premiero de ''La Fontano de Baĥĉisaraj'' de [[1999]] de la Mariinskij -Baleto en [[Novjorko]] estis elstara sukceso. La sovetia epoko de la rusia baleto metis multan emfazon sur tekniko, artismo kaj forteco. Ĝi postulis fortecon kutime pli supre de la normo de modernaj okcidentaj dancistoj. La talento de iuj baletistinoj kiel [[Galina Ulanova]] aŭ [[Natalja Dudinskaya]] kaj dancoordigistoj kiel [[Pjotr Gusev]] povas nur esti mirita dum rigardado de malnovaj filmoj.
 
Tre influa persono de [[Britio|britia]] baleto estas [[Margot Fonteyn]]. Ŝi estas dancisto kaj estis en la fokuso de monda atento por preskaŭ 30 jaroj. Ŝi estis agnoskita de la reĝino [[Elizabeto la 2-a (Britio)|Elizabeto la 2-a]] per la titolo Damo Margot Fonteyn. Ŝia nomo estas agnoskita eĉ de iuj ekster la danca mondo.
 
En [[1961]] kiam Fonteyn estis proksima al foriro el dancado, la monda atento moviĝis al la rusia [[Rudolf Nurejev]] ([[1938]] - [[1993]]). Post kiam Nurejev diplomiĝis de la Baleta Akademio de Vaganova li dancis kun la Mariinskij baleto-Baleto, li estis rimarkita kaj estis konsiderata kiel la "venonta Niĵinskij" en la mondo. Nurejev estis ankaŭ rimarkita de la ŝtata sekureca polico kiel donanta tro grandan atenton al la okcidento. Kiam la Mariinskij komencis organizi vojaĝojn al Parizo kaj Londono, lia nepublika malobservo de sovetaj idealoj preskaŭ malebligis por li la vojaĝon. Tiam, kiam la registaro vokis lin reen al Sovetunio meze de la vojaĝo, li anstataŭe serĉis politikan azilon en Francio.
 
Post la fuĝo, Nurejev dancis kun Margot Fonteyn kiel kunulo kun multaj kompanioj tra la tuta mondo, inkluzivante la Nacian Baleton de Kanado kaj la Aŭstralian Baleton. Ili du estis sciataj kiel "Rudi kaj Margot". Bedaŭrinde por Nurejev, lia espero por asocio kun Balanchine neniam plenumiĝis.
Linio 311:
Tharp ankaŭ laboris kun la [[Joffrey Baleto]] kompanio, fondita en [[1957]] de [[Robert Joffrey]]. Ŝi dancoordigis ''Deuce Coupe'' por ili en [[1973]], uzante [[pop-muziko]]n kaj mikson de moderna kaj baleta teknikoj. La Joffrey Baleto daŭre plenumis multajn modernajn aĵojn, multajn dancoordigitajn de kunfondinto [[Gerald Arpino]].
 
Estas multaj eksplicite modernaj baletaj kompanioj kaj dancoordigistoj. Tradicie klasikaj kompanioj, kiel la [[Mariinskij -Baleto]] kaj la [[Pariza Opera Baleto]], ankaŭ ofte plenumadas modernajn laborojn.
 
== Evoluo de baleta maniero ==