Kaspia mevo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ortografio
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ru:Хохотунья; cosmetic changes
Linio 14:
'''Kaspia mevo''' estas nomo por la [[taksono]] ''Larus cachinnans'' aŭ ''Larus (argentatus) cachinnans'', membro de la mevaro inter [[Arĝentmevo]] kaj [[Malhela mevo]] komplike klasebla [[mevo]], ĉiukaze [[birdo]] de la familio de [[Laredoj]] kaj ordo de [[Karadrioformaj]].
 
== Aspekto ==
Ĝi estas granda mevo (59–67 cm longa, 680–1330 g peza) kun longa, maldika beko, longeco plimarkita de '''klinita fronto'''. Kruroj, flugiloj kaj kolo estas pli longaj ol tiuj de [[Arĝentmevo]] kaj de [[Flavkrura mevo]]. La okulo estas eta kaj ofte malhela. La kruroj estas ĉu helrozkoloraj ĉu helflavecaj. La dorso kaj la flugiloj estas iomete pli malhelgrizaj ol tiuj de [[Arĝentmevo]], sed iomete pli palaj ol tiuj de [[Flavkrura mevo]]. La flugiloj havas blankan malantaŭan bordon. La kapo, kolo, brusto, ventro kaj vosto estas blankaj. La lastaj flugilplumoj havas grandan '''rimarkindan nigran pinton kun blanka makulo''' aŭ spegulo. La beko estas flava kun '''ruĝa makulo''' en suba makzelo.
 
Unujaruloj havas palan kapon kun helaj strioj ĉenuke. Subaj partoj estas palaj kaj la dorso estas grizeca. Grandaj kaj mezaj kovrilplumoj havas blankajn punktojn kiuj formas du palajn liniojn tra la flugilo.
 
== Disvastiĝo ==
La '''Kaspia mevo''' reproduktiĝas ĉirkaŭ la [[Nigra Maro]] kaj la [[Kaspia Maro]], kaj de tie disiĝas orienten tra [[Centra Azio]] ĝis nordokcidenta [[Ĉinio]]. En [[Eŭropo]] ĝi disiĝis norden kaj okcidenten kaj nun reproduktiĝas en [[Pollando]] kaj orienta [[Germanio]]. Kelkaj birdoj migras suden ĝis la [[Ruĝa Maro]] kaj la [[Persa Golfo]] dum aliaj disiĝas en ocidenta [[Eŭropo]], ekzemple ĉe [[Norvegio]] aŭ [[Danio]]. Etaj grupoj estas vidataj lastatempe regule en [[Britio]], ĉefe en [[Sudorienta Anglio]], [[Oriento de Anglio]], [[West Midlands]] kaj la [[East Midlands]].
 
== Reproduktado ==
Tiu birdo tipe nestas en ebena grundo kun malalta herbo ĉe akvo malkiel la [[Flavkrura mevo]] kiu ĉefe nestas en klifoj en zonoj kie koincidas ambaŭ. La reprodukta sezono startas el frua aprilo. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn kiuj estos kovataj dum 27 ĝis 31 tagoj.
 
== Manĝo ==
Ili manĝas restaĵojn aŭ predojn tre diversajn. Dum la reprodukta sezono ili ofte manĝas [[ronĝulo]]jn kiel [[sciuro]]jn, fluginte iom al stepoj pot trovi ilin.
 
== Klasado kaj subspecioj ==
Tiu formo havas komplikan taksonomian historion, (vidu la artikolon de [[Arĝentmevo]]). Lastatempe ĝi estas konsiderata kiel kompleta specio de kelkaj fakuloj kaj kiel subspecio de la [[Arĝentmevo]] de aliaj (ekz. la [[Asocio de Britaj Ornitologoj]]). Kelkaj fakuloj inkludas la specion [[Flavkrura mevo]] (''Larus michahellis'') kun tiu ĉi ''Larus cachinnans'' sed nune ĝi estas pli komune konsiderata kiel aparta specio.
 
Linio 40:
</gallery>
 
== Referencoj ==
* Paul Doherty & Bill Oddie (2001) ''Gulls: A Video Guide to the Gulls of Europe, Asia & North America''. Videocassette. Bird Images.
* Dick Newell (2003) ''What is a Caspian Gull?''. Birdguides (http://www.birdguides.com/birdnews/articles.asp), accessed 18/9/06, subscription only.
* D.W. Snow & C.M. Perrins (1998) ''The Birds of the Western Palearctic, Concise Edition'' (Vol. 1), Oxford University Press, Oxford.
 
== Eksteraj ligoj ==
{{Commons|Larus cachinnans}}
* [http://www.xs4all.nl/~calidris/gullindex.htm Fotoj de Kaspia mevo], Mevoindekso de Rudy
Linio 53:
* [http://www.birdskorea.org/barabensis.asp Stepa mevo ''barabensis'' en Suda Koreio], Birdoj de Koreio
 
[[kategorioKategorio:mevoj]]
[[kategorioKategorio:Ĥaradrioformaj]]
 
[[ar:نورس أصفر الساق]]
Linio 69:
[[no:Kaspimåke]]
[[pl:Mewa białogłowa]]
[[ru:Хохотунья]]
[[sv:Kaspisk trut]]
[[tr:Gümüş martı]]