'''Alexandre BANZA''' ([[1932]] – [[12-an de aprilo]] [[1969]])) estis militista oficiro kaj politikisto de [[Centrafrika Respubliko]] dum la reĝado de [[Jean-Bédel Bokassa]]. La leŭtenanto-kolonelo Banza helpis al Bokassa organizi lian [[Puĉo de la Sankta Silvestro|puĉon de la Sankta Silvestro]] la [[31-an de decembro]] [[1965]]. Li sekve malsukcesis organizi sian propran puĉon en [[1969]].
Banza estis torturita, kaj sekve kondamnita de milittribunalo je [[pafekzekutado]].