Sinaja kodekso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
#REDIRECT[[Ⓗ.Ⓐ.Ⓖ.Ⓖ.Ⓔ.Ⓡ.ʔʔʔʔ]]
[[Image:Codex sinaticus.jpg|thumb|right|Parto el Codex Sinaiticus: dua ĉapitro de libro de Ester]]
 
La '''Codex Sinaiticus''' [kodeks sinaitikus] (Sinaja kodekso) estas kodekso el la [[Sinaja duoninsulo]], el la [[4-a jarcento]] post Kristo. Ĝi estas grandlitera, greklingva [[Biblio]]-manuskripto. La kodekso entenas grandan parton de la [[Malnova Testamento]] kaj senmanke la Novan Testamenton. Krom tiuj, troviĝas en ĝi du verkoj de aliaj prakristanoj: [[Letero de Barnabo]] kaj parto de verko Paŝtisto de [[Hermas]]. La kodekso apartenas al la aleksandra tekstotipo. Ĝi estas la plej bona kaj kompleta tekstoatestanto de la Biblio, iom pli juna ol la [[Codex Vaticanus]]. La kodeksa signo en la fakliteraturo estas '''א''' aŭ '''S''', '''01'''.
 
Ĝi konsistas el 346 1/2 folioj ([[papiruso]]-paĝoj), kies grando estas 38,1x 33,7-35,6 cm. Oni skribis la literojn per bruna inko, en kvar kolonoj sur ĉiu paĝo. Unu kolono konsistas el 48 vicoj, 12-16 literoj po vico. La skriba tipo de la teksto estas ''scriptio continua'' (kontinua skribo). Laŭ Tischendorf, la teksto estas manuskripto de 4 personoj, kiujn korektis 7 korektoroj.
 
Oni konservas paĝojn en [[Leipzig]], [[Sankt-Peterburgo]] kaj [[Londono]], en la [[British Museum]].
 
==Historio==
La kodekson malkovris [[Constantin von Tischendorf]] (1815-1874), universitata profesoro de [[Leipzig]] en [[1844]], en la klostro Sankta Katarina, sur la Sinaja duoninsulo. Oni transdonis por li 43 foliojn kaj li donacis tiujn por la saksa reĝo Frideriko Aŭgusto la 2-a. Li poste publikigis ilin sub nomo ''Codex Friderico-Augustanus''.
 
Li vizitis duafoje la klostron en [[1853]]. Tiam li trovis du mallongajn partojn el la Genezo ([[unua libro de Moseo]]). Li hejmenvenis triafoje en [[1859]] je komisio de [[Aleksandro la 2-a (rusa caro)]]. Je la foriro, li montris la ĝuste tiam aperantan [[Septuaginto|Septuaginta]]-eldonaĵon. La prizorgisto de la [[klostro]] nun montris la nekonatajn paĝojn de la ''Codex Sinaiticus''. Tischendorf sukcesis akiri tiujn kaj donacis ilin al Aleksandro la 2-a. Tischendorf publikigis en [[1862]] per fakssimila preso la tutan tekston de la kodekso. La British Museum aĉetis la kodekson en [[1933]] de Sovetunio je 100 000 fontoj.
 
Oni trovis en [[1975]] - post murfalo - pluajn erojn de la kodekso. La [[British Library]] sciigis en printempo de 2005, ke ĝi volas ciferigi paĝojn de la kodekso. La laboro daŭros supozeble ĝis [[2010]]. Nun (julion 2009)la tuta kodekso estas, ciferita, unuigite spektebla ĉe www.codexsinaiticus.net
 
==Rete==
 
* [http://www.bible-researcher.com/codex-aleph.html Codex Sinaiticus]
* [http://www.earlham.edu/~seidti/iam/tc_codexs.html sur paĝo de Earlham College]
* [www.codexsinaiticus.net] Spekteblaj folioj de la tuta teksto
 
{{projektoj|commonscat=Codex Sinaiticus}}
[[Kategorio:Biblio]]
 
[[ar:السينائية]]
[[ca:Còdex Sinaiticus]]
[[cs:Sinajský kodex]]
[[da:Codex Sinaiticus]]
[[de:Codex Sinaiticus]]
[[el:Σιναϊτικός Κώδικας]]
[[en:Codex Sinaiticus]]
[[es:Codex Sinaiticus]]
[[fa:سیناییه]]
[[fi:Codex Sinaiticus]]
[[fr:Codex Sinaiticus]]
[[he:קודקס סינאיטיקוס]]
[[hu:Codex Sinaiticus]]
[[id:Kodeks Sinaiticus]]
[[is:Codex Sinaiticus]]
[[it:Codex Sinaiticus]]
[[ja:シナイ写本]]
[[ka:სინაის კოდექსი]]
[[ms:Kodeks Sinai]]
[[nl:Codex Sinaiticus]]
[[no:Codex Sinaiticus]]
[[pl:Kodeks Synajski]]
[[pt:Codex Sinaiticus]]
[[ru:Синайский кодекс]]
[[sl:Sinajski kodeks]]
[[sv:Codex Sinaiticus]]
[[uk:Синайський кодекс]]
[[zh:西乃抄本]]