Evangelisches Ratsgymnasium Erfurt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Berger25 (diskuto | kontribuoj)
Berger25 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La vorto "Ratsgymnasium" (Rat = konsilantaro) aldoniĝis la komencon de la 16-a jarcento al urbaj instruadinstitucioj por pli bona distingo de la ekleziaj katedralaj lernejoj. En nuna Germanio ne malmultaj mezlernejoj tiel aldone nomiĝas.

La '''EVANGELISCHES RATSGYMNASIUM ERFURT''' en la turingia ĉefurbo [[Erfurto]] ([[Germanio]]) fondiĝis, kontraŭ ĉefepiskopa protesto, en [[1561]] en la eksa aŭgustena [[klostro]] - ĝuste tie, kie Marteno [[Lutero]] estis fariĝinta [[monaĥo]]. Kiel unua lernejestro vokiĝis Paŭlo Dummrich, adepto kaj disĉiplo de [[Filipo Melanktono]]. Ĝis la fondiĝo de la jezuita mezlernejo, krom infanoj el protestantaj familioj oni allasis ankaŭ katolikojn. Kiam en [[1664]] la urbo Erfurto perdis sian aŭtonomion al la Majencanoj, la urba konsilantaro tamen povis konservi sian influon sur la kontinue evangelia lernejo.

En la jaro [[1820]] la prusa registaro nuliĝis la tian gimnazion, enkondukante samtempe sesklasan novhumanisman tipon surbaze de la Humboldta instruadkoncepto. La Reĝa Gimnazio malfermiĝis en la strateto Eichenstraße por esti translokigota mallongan tempon poste en la konstruaĵon de la iama jezuita kolegio (Schlösserstraße/Anger). Proprietulo restis la urbo Erfurto, kiel supera publika instanca estis funkcianta sole la reĝa registaro.

Ekde [[1844]] oni ekaranĝis gimnastikadon praktikotan sub libera ĉielo; komence antaŭ la Ŝmidtŝtedta pordego kaj poste, pro la fervojkonstruadoj, antaŭ la Andreo-pordego. Multe pli malfrue tereno situanta okcidente de la lerneja korto akiriĝis kaj transformiĝis en decan gimnastikejon. En [[1868]] fariĝis naŭ klasoj kaj eĉ paralelaj por renkonti la pligrandiĝantan nombron de la lernantoj. La lingvoj estis instruataj laŭ jena ordo: la [[latina]], la [[franca]], la [[greka]] antikva, la [[hebrea]] - la laste nomita kompreneble nur por la aspirontaj por la [[teologio]]. La lerneja vivo dokumentiĝis kun klarigantaj statistikoj en ĉiujare publikigota jarraporto.

La urbo Erfurto konstruigis por la konsiderinde plimultiĝintaj aĝogrupoj mezlernejon tute novan en la Ŝillerstrato, kiu solene inaŭguriĝis la 3an de julio [[1896]]. Tiam, krom la lernejestro, en la mezgrada lernejo agis plenumante oficon dekok instruistoj plus kelkaj helpuloj. La 396 lernantoj dividiĝis en protestantoj (70%), katolikoj (je kvinono) kaj judoj (je dekono).

Post la [[unua mondmilito]] oni ŝanĝis la malnovan nomon por "Ŝtata Humanisma Gimnazio Erfurta", en 1938 por "Ŝtata Langemarck-Gimnazio".
Sub soveta administracio fariĝis ankoraŭ nomŝanĝo je "Thomas-Müntzer-Gimnazio", antaŭ ol oni definitive malfermis ĝin en [[1950]].

Post la germana reunuiĝo asocio de eksaj lernantoj kaj favorantoj sub la gvidado de Werner Seydlitz klopodis ĉe la urbo pri la reinstalo. Post kiam la urbaj aŭtoritatuloj la neceson de proponita tradicia humanisma gimnazio laŭte neis, oni akiris la fidon kaj la subtenantan respondecon de la Erfurta Evangelia Ekleziaro (Kirchenkreis Erfurt). Meze en la urbocentro apud la kirko de la Predikantoj cediĝis fare de la urbestraro taŭgega loko, kaj en [[1998]] la turingia ministro de la instruado aprobis la lernejon oficiale. La sekvontan jaron, apud la fame konata katedralo, malfermiĝis moderna gimnastikhalo nomita Domsporthalle. Ekde [[2003]] iama hotelo, kiu poste estis la "Ejo de la germana-soveta amikeco", aldoniĝis al la lernejkomplekso ĉe la rivereto Breitstrom.

La '''esencaj instruadpunktoj''' de la evangelia gimnazio prezentata tie ĉi estas precipe ''religia'' kaj humanisma. Sed oni dediĉas grandan atenton ankaŭ al la ''muziko'', la ''artoj'', la ''sporto'' kaj la ''natursciencoj'' en por tiu celo bone kaj moderne ekipitaj fakĉambroj. La lernantoj povas partopreni edifajn preĝadojn, diservojn kaj diversajn religiajn eventojn en la paso de la liturgia jaro. Notinda estu plue ke la (ekskluzive) protestanta religia instruado estas deviga por ĉiu konfesia kaj senkonfesia lernant(in)o. Ne eblas substitui ĝin per etika instruado! Deviga estas ankaŭ staĝo sociala-karitata dum la deka klasŝtupo.

Ĉiuj eklernas la ''lingvojn'' latinan kaj [[angla]]n jam dum la kvina klaso, elektinte la latinan respektive la anglan unuagrada lingvo kun pli multe da lecionoj ĉiusemajne. Dum la oka klaso la lernantoj decidas lerni alternative la helenan aŭ la francan. Nedevige oni povas suplemente eklerni la sekvontajn lingvojn: [[itala]]n, hebrean biblian, [[rumana]]n, [[novgreka]]n, [[esperanto]]n.

Eklezia membreco de la lernantoj ne postuliĝu kiel premiso. Estas pagenda regula lerneja kotizo diferencigata laŭ la gepatraj salajroj kaj eventuale laŭ la nombro de la gefratoj frekventintaj aŭ frekventantaj la saman lernejon. Dum la lerneja jaro 2008/09, sub la estreco de s-ro Miĥaelo Friese, 45 instruistoj zorgis pri 515 lernant(in)oj .

La du '''ĝemellernejoj''' troviĝas en [[Budapeŝto]] ([[Hungario]]) kaj [[Diĵono]] ([[Burgonjo]]/[[Francio]]), kien efektiviĝas ĉiujare sukcesaj interŝanĝprogramoj.
== Eksteraj ligiloj ==