Gaŭro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ta:கடமா
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
| binomial_authority = [[H. Smith]], [[1827]]
}}
La '''gaŭro''' (''Bos gaurus'') el la [[ordo]] de [[parhufuloj]] kaj [[Familio (biologio)|familio]] de [[bovedoj]] estas [[Hinda-Malajzia ekozono|hinda-malajzia]] [[specio]] kiu vivas en [[Yunnan|Junan]]-provinco de [[Ĉinio]], [[Hindio]], [[Butano]], [[Nepalo]] kaj la [[Hindoĉina Duoninsulo]].
==Priskribo==
Ĝi estas la plej granda speco de la sovaĝaj bovoj. La virgaŭro estas 3 m. longa, 2,2 m. alta kaj pli-ol-unu-tunon peza. La meznombra longeco de la gaŭrino estas 2,1 m. Ĝi havas ĝibon sur la ŝultroj, kiu etendiĝas ĝis la dorsmezo. Ĝiaj kornoj kun granda kurbiĝo longas je 60-75 cm. La gaŭro estas nigrebruna aŭ ruĝbruna, nur ĝiaj kruroj portas blankan koloron, ke ĝi aspektas, kvazaŭ ĝi estus vestita per blankaj ŝtrumpetoj.
==Vivmaniero==
La gaŭroj vivas en kvietaj, senhomaj lokoj, kie prosperas arboj, abundas manĝaĵoj kaj ne mankas akvofonto. Ili vivas 5-20-ope. Ili ne havas konstantajn restadejojn. Matene kaj vespere la gaŭroj eliras serĉi manĝaĵojn, kaj tage ili sin kaŝas en la ombroj de densaj arboj por ripozi kaj remaĉadi. Herboj estas ilia ĉefa manĝaĵo, kaj bambuidoj estas aparte ŝatataj de ili. La flar- kaj aŭd-sensoj estas delikataj. Ĝenerale ili ne estas singardemaj. Surprizite, ili eligas fortan blekon. Kelkfoje ili blekas kiel hejma bovo. Malgraŭ granda kaj peza korpo, ili kuras tre rapide, kiam ili surpriziĝas. La bruo kaŭzita de kurego de gaŭra grupo povas aŭdiĝi en tre malproksima loko. La gaŭro ĝenerale ne estas feroca, sed vundite aŭ en kriza momento, ĝi fariĝas tre danĝera.
La gaŭroj plej ofte pariĝas en frosta sezono, kaj tiuj, kiuj vivas en la tropikaj zonoj, pariĝas en seka sezono. Dum la pariĝa tempo virgaŭroj faras inter si luktadon por gajni gaŭrinojn. En aŭgusto kaj septembro, la gaŭrino naskas ĉiufoje unu idon. La gravedeco daŭras 9 monatojn. Dum mamnutrado de sia ido la gaŭrino sin montras feroca kaj atakema.
==Bildaro==
 
<gallery>
Dosiero:Bos gaurus.jpeg|<!-- thumb|left|180px|lt:Gauras vi:Bò tót vi->eo:Gaŭro -->
Linio 27 ⟶ 30:
{{Commons|Bos frontalis}}
<br clear=all>
==Vidu ankaŭ==
* [[Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la brahmaputra valo]]
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://www.ultimateungulate.com/Artiodactyla/Bos_frontalis.html <!-- en:Gaur fact sheet en->eo:Gaŭro fakto (folio, littuko) vi:Gaur fact sheet -->
{{el}} http://www.angelfire.com/mn/wolfluver/misc/environment/gaur.html
{{Portalo Biologio}}
 
[[Kategorio:Bovenoj]]