Demokratia Labora Partio de Litovio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Partit Democràtic Laborista de Lituània; cosmetic changes
Linio 1:
{{Mankas informkesto}}
[[Dosiero:LDDP.jpg|thumb|simbolo de LDDP]]
La '''Demokratia Labora Partio de Litovio''' ([[litove]]: ''Lietuvos demokratinė darbo partija'' or LDDP) estis socialisma respektive laŭ sia memkompreno socialdemokratia partio en [[Litovio]], kiu dum decembro [[1990]] ekestis el la antaŭa [[Komunisma Partio de Litovio]], la origine litovia branĉo de la [[KPSU|Komunisma Partio de Sovetunio]]. La partio estis gvidata fare de [[Algirdas Brazauskas]], la unua elektita [[prezidento de Litovio|prezidento de la resendependiĝinta Litovio]]. Pro la elektiĝo de Brazauskas kiel prezidento, li devis ĉesi ĉiujn aktivecojn en politikaj partioj; sekve ''Adolfas Šleževičius'' iĝis gvidanto de la partio kaj samtempe ĉefministro de Litovio. Post kiam Šleževičius estis akuzita pri korupteco, li estis anstataŭigita per ''Česlovas Juršėnas''.
 
Dum la balotoj por la nacia parlamento [[Seimas]] de [[1996]], la partio atingis proksimume 9,5 procentojn de la voĉoj kaj rajtis sendi 10 parlamentanojn. Dum [[1998]] [[Algirdas Brazauskas]] decidis ne rekandidatiĝi kiel [[prezidento de Litovio]] kaj sekve rajtis refariĝi partia gvidanto. Dum la balotoj de [[2000]], la partio LDDP formis koalicion kun tria aliaj partioj (la koalicio nomiĝis laŭ Algirdas Brazauskas), kaj gajnis plejmulton de la voĉcoj. Sekvajare, dum januaro [[2001]] la reforma postkomunisma partio LDDP fuziis kun la jam dum 1896 fondita, sed dum 2001 multe malpli granda, origina "Socialdemokratia Partio de Litovio", kaj la unuiĝinta partio tenis la historian nomon [[Socialdemokratia Partio de Litovio]] ''(Lietuvos Socialinė Demokratinė Partija/LSDP)''. Dum julio 2001 la tiama [[Konservativismo|konvervativa]]-[[Liberalismo|liberala]] registara koalicio sub la gvido de [[Rolandas Paksas]] post malmultaj monatoj da regado sekve de akuzoj pri korupteco perdis la plimulton en la nacia parlamento, kaj la sekva koalicio de la Socialdemokratia Partio kun la "Nova Unio de Socialliberaluloj" ([[Naujoji Sąjunga (Socialliberalai)]]) sub parlamenta prezidanto [[Artūras Paulauskas]] regis per klara parlamenta plimulto kaj profitis de tre favora ekonomia evoluo de la lando, kaj laste la aliĝo de Litovio al la okcidenta armea ligo [[NATO]] kaj al la [[Eŭropa Unio]] dum printempo [[2004]].
Linio 9:
 
[[bat-smg:LDDP]]
[[ca:Partit Democràtic Laborista de Lituània]]
[[de:Lietuvos demokratinė darbo partija]]
[[en:Democratic Labour Party of Lithuania]]