Cantar de Mio Cid: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sl:Pesem o Cidu; cosmetic changes
Linio 1:
[[ImageDosiero:Estatua del Cid.png|thumbnail|170px|Statuo de [[Cido]], en [[Burgos]]]]
La '''''Cantar de mio Cid''''' aŭ ''Kanto de Mia Cido'' estas [[epika kanto]] anonima kiu rakontas heroaĵojn inspiritajn libere en la lastaj jaroj de la vivo de la [[ĉevaliro]] [[Kastilio|kastilia]] [[Rodrigo Díaz de Vivar]]. Temas pri la unua verko rakonta kaj ampleksa de la [[hispanlingva literaturo]] en [[latinida lingvo]].
 
La poemo enhavas 3.735 versojn nesamsilabaj de varia amplekso, kvankam abundas la versoj de 14 al 16 silaboj. La versoj de la ''Cantar de mio Cid'' estas dividitaj en po du [[hemistiko]]j separataj de [[cezuro]]. La longo de ĉiu hemistiko estas de 4 al 13 silaboj, kaj tiuj estas konsiderataj plej malgrandaj unuoj de la [[prozodio]] de la ''Cantar''. Ne estas divido laŭ [[strofo]]j, kaj la versoj algrupiĝas en erioj de versoj kun sama [[asonanco]].
 
La poemo estas verkita en mezepoka kastilia lingvo kaj komponita ĉirkaŭ [[1200]] (kun duboj el 1195 al 1207). Ne oni konas la originalan titolon, kvankam probable oni nomis ĝin kiel ''gesta'' [ĥEsta] aŭ ''cantar'' [kantAr], terminoj per kiuj la aŭtoro priskribas sian verkon en la versoj 1.085 kaj 2.276, respektive.
Linio 13:
La dato de la kopia de Per Abbat en 1207 deduktiĝas el tiu respegulita en la fino de la manuskripto: «MCC XLV» (laŭ la tiama hispana tempomezurmaniero, tio estas, laŭ la aktuala datigo, oni substrahu 38 jarojn).
 
''Quien escrivio este libro de Dios paraiso, amen''<br />''Per Abbat le escrivio en el mes de mayo en era de '''mil e. CC XLV''' años''.<ref>''Cantar de mio Cid'', eldono de Alberto Montaner Frutos, vv. 3731-3732</ref>
 
Ĉar tiam la kopiistoj en la fino de la tasko kopii, aldonis sian nomon kaj la daton de la taskofino.
 
== Historio kaj strukturo ==
=== Interna strukturo ===
[[ImageDosiero:Page of Lay of the Cid.jpg|thumb|Paĝo de la ''Cantar de Mio Cid'' en mezepoka kastilia.]]
La ''Cantar de mio Cid'' pritraktas la temon reekhavo de la perdita honoro de la heroo, kies rehavo iĝos pli granda honoro. La poemo ekas je la ekziligo de Cido, unua kialo de malhonorigo, post akuzo de ŝtelo. Tiu malhonorigo supozas ankaŭ la senposedigon de siaj heredaĵoj aŭ posedoj kaj eĉ de la familio. Post la konkero de Valencio, danke al sola kuraĝo de lia brako, lai ruzo kaj prudento sukcesas akiri la reĝan pardonon kaj novan heredaĵon, la faŭdon de Valencio. Por ratifi sian novan statuson de senjoro de vasaloj, oni aranĝas nuptojn de liaj filinoj kun altaj stirpoj nome la infantoj de Carrión.
 
Linio 27:
Tiele, la interna strukturo estas markita de kurvoj de akiro–perdo–rehavo–reperdo–rehonorigo de la heroo.
 
=== Eksterna strukturo ===
La diversaj eldonistoj de la teksto, ekde la eldono de Menéndez Pidal de 1913, dividis ĝin en tri ''cantares'' (kantoj). Tio povus respeguli la tri sesiojn en kiuj la aŭtoro konsideras konvena ke la kantisto kantu la poemon.
 
==== '''Unua kanto. Kanto de la ekzilo (vv. 1–1.086)''' ====
Cido estis ekziligita el Kastilio. Li devas lasi siajn edzinon kaj filinojn en monaĥejo kaj ekkampanjas milite kun siaj vasaloj al nekristana teritorio kaj poste sendas donacojn al la reĝo post ĉiu venko por akiri la reĝan favoron.
 
==== '''Dua kanto. Kanto de la nuptoj (vv. 1.087–2.277)''' ====
Cido iras al Valencio, tiame islama teritorio kaj sukcesas konkeri la urbon. Li sendas sian amikon kaj vicestron Álvar Fáñez al la kastilia kortego kun donacoj por la reĝo, petante sian familion venontan al Valencio. La reĝo akceptas kaj pardonas lin. La sorto de Cido permesas, ke la infantoj de Carrión petu la filinojn de Cido, nome doña Elvira kaj doña Sol. La reĝo petas al Cido akcepton de tiuj geedziĝoj kaj tiu akceptas spite sian malfidon. La nuptoj celebriĝas solene.
 
==== '''Tria kanto. Kanto de la ofendo de Corpes (vv. 2.278–3.730)''' ====
La infantoj de Carrión montra tuj sian malkuraĝon, unue antaŭ fuĝinta leono, poste en batalo kontraŭ araboj. Humiligitaj, la infantoj decidas revenĝon. Por tio ili veturas al Carrión kun siaj edzinoj kaj en kverkarbaro de Corpes, vipas ilin kaj abandonas ilin duonmortintajn. Cido estas senhonorigita kaj petas juston al la reĝo. La juĝo finas kun duelo kie la reprezentantoj de Cido venkas la infantojn. Tiuj restas senhonorigitaj kaj nuliĝas saijn nuptoj. La poemo finas per la nuptoprojekto de la filinoj de Cido kun la infantoj de [[Navaro]] kaj [[Aragonio]].
 
== Karakteroj kaj temoj ==
La ''Cantar de Mio Cid'' diferenciĝas el la franca epiko pro malesto de supernaturaj elementoj, normaleco de la heroo kaj la relativa vereco de ties agadoj. Krome gravas la kondiĉo de socia ascendo pere de armiloj en la landlimaj teroj kun [[Islamo]] (kio supozas decidan kialon, ke la teksto ne komponiĝis en 1140, ĉar tiam ne estis tiu «landlima spirito» kaj la sekva socia ascendo de la landlimaj ĉevaliroj).
 
Linio 46:
Krome, la nupto de lai jfilinoj kun princoj de la regnoj de Navaro kaj Aragonio, indikas, ke lia digno estas preskaŭ reĝa, ĉar la faŭdo de Valencio estas nova en la 13-a jarcento kaj povus esti egaligita al la kristanaj regnoj, kvankam la Cido de la poemo ĉiam agnoskas sin kiel vasalo de la kastilia monarko, kaj foje sub la titolo de Imperiestro.
 
== Metrikaj aspekctoj ==
Ĉiu verso estas dividita en po du [[hemistiko]]j de [[cezuro]]. Tiu formo, tipa ankaŭ de la franca epiko, respegulas utilan resurson por la recitado aŭ kantado de la poemo. Tamen, dum en la francaj poemoj ĉiu verso havas regular metrikon de dek silaboj dividitaj en po du hemistikoj de forta cezuro, en la ''Cantar de mio Cid'' kaj la silabonombro en ĉiu verso kaj la silabonombro en ĉiu hemistiko varias konsiderinde.
 
Kvankam troviĝas versoj de 10 al 20 silaboj kaj hemistikoj de 4 al 14, pli da 60 % de la versoj estas inter 14 kaj 16 silaboj. Dekomence, ĉiuj versoj rimas asonance, sed ankaŭ la asonanco ne estas regula nek varia (oni uzas 11 tipojn de asonanco). La versoj algrupiĝas en serioj variaj. Ties longo varias inter 3 kaj 90 versoj, ĉiu el kiuj havas la saman rimon kaj konsistigas unu unuon enhavan.
 
== La manuskripto ==
[[ImageDosiero:Cantar de mio Cid f. 1r (rep).jpg|thumb|300px|Reprodukto de la komenco de la manuskripto ''Cantar de mio Cid'' konservita en la [[Biblioteca Nacional de España]]. [http://www.laits.utexas.edu/cid/main/folio.php?f=01r&v=pal Escucha interactiva].]]
Ekzistas unika ekzemplero kiu aktuale troviĝas en la [[Biblioteca Nacional de España|Biblioteca Nacional]] en Madrido kiu esta disponebla en la [http://www.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/cid/80283852878795052754491/index.htm biblioteca digital cervantesvirtual.com].
 
Linio 63:
La litero de la manuskripto estas klara kaj ĉiu verso komencas per majuskla. La lastaj pristudoj asertas, ke la litero estas de meze de la 14-a jarcento, baze inter alia sur komparo de tiu skribmaniero kun la privilegia dokumentaro de [[Alfonso la 11-a]] (1312-1350).
 
== Bibliografio ==
=== Ĉefa fonto ===
* Montaner Frutos, Alberto (ed. de), ''Cantar de Mio Cid'', Crítica, Barcelona, 2000 (ISBN 84-8432-121-5, ISBN 978-84-8432-121-7).
 
=== Aliaj fontoj ===
* ''La Corónica'', 33.2, primavera de 2005.
* Deyermond, Alan, ''El «Cantar de mio Cid» y la épica medieval española'', Barcelona, Sirmio, 1987. ISBN 847769004984-7769-004-9
* Deyermond, Alan, ''Historia de la literatura española. I: La Edad Media'', Barcelona, Ariel, 1994. ISBN 843448305X84-344-8305-X
* Diccionario de literatura española e hispanoamericana, (dir. Ricardo Gullón), Madrid, Alianza, 1993. ISBN 842065292X84-206-5292-X
* Lacarra, María Eugenia, ''El «Poema del Mio Cid». Realidad histórica e ideología''. Madrid, Porrúa Turanzas, 1980.
* Menéndez Pidal, Ramón, ''En torno al «Poema del Cid»''. Barcelona, EDHASA, 1963.
Linio 82:
<references/>
 
== Eksteraj ligoj ==
{{wikisource|Cantar del Mío Cid|objeto=el texto completo|preposicion=de}}
*[http://www.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/cid/80283852878795052754491/index.htm Manuscripto en la Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes]
Linio 88:
*[http://www.laits.utexas.edu/cid/ Virtual aledono de la Universitato de Teksaso. Versioj paleografia, modernigita kaj legado kun mezepoka prononco]
 
[[kategorioKategorio:Mezepoka literaturo de Hispanio|Cantar de mio Cid]]
[[kategorioKategorio:Cantares de gesta|Cantar de mio Cid]]
[[kategorioKategorio:Cido|Cantar de Mio Cid]]
[[kategorioKategorio:Libroj de la 12-a jarcento|Cantar de mio Cid]]
[[kategorioKategorio:Libroj de la 13-a jarcento|Cantar de mio Cid]]
[[kategorioKategorio:Hispanlingva literaturo]]
[[kategorioKategorio:Libroj de Hispanio]]
 
[[ca:Cantar de Mio Cid]]
Linio 113:
[[pt:Cantar de Mio Cid]]
[[ru:Песнь о моём Сиде]]
[[sl:Pesem o Cidu]]
[[zh:熙德之歌]]