Patento: Malsamoj inter versioj

16 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
roboto aldono de: tl:Patente; cosmetic changes
e (roboto aldono de: chr:ᎪᎷᏩᏛᎲ ᎢᎬᏁᏗ)
e (roboto aldono de: tl:Patente; cosmetic changes)
== Historio ==
 
La unuaj protektaj juroj pri [[invento|inventaĵoj]] aperis en la ĉehiaj kaj saksiaj minejaj juroj. En [[Venecio]], en [[1469]] ekzistis privilegio pri enkonduko de [[libropresado]].
 
La unua [[patenta leĝo]] (laŭ la hodiaŭa senco) estis ellasita en Venecio, en [[1474]]; ĝin sekvis la "Statute of Monopolies" en [[Britio]] ([[1623]]) kaj [[Francio]] ([[1787]]). La "Statute of Monopolies" (Regularo pri Monopoloj) validas kiel ekzemplo por la patentaj [[leĝo]]j tramonde.
 
La patentjuraj reguligoj disvastiĝis nur ekde la dua duono de la [[19-a jarcento]].
 
Patentigeblaj estas [[inventaĵo]]j, kiuj ''novaj'' estas, baziĝas je ''eltrovema aktiveco'' kaj ''industrie, metie uzeblaj''.
Oni devas peti la registrigon de la inventaĵo (patentigi) ĉe la landa aŭ internacia Patentiga Ofico per patenta priskribo. Tiu priskribo estas publika (el tio la nomo "Patent" el la [[Latina lingvo|lat.]] ''patere'' - "libere stari", "libere kuŝi"), tio estas iu ajn rajtas legi tion. Oni devas alligi la patentan priskribon en difinita tempo (Germanio: 18 monatoj).
 
La patentiganto (inventinto) povas ricevi absolutan rajton pri sia inventaĵo ĝenerale ĝis 20 jaroj, ĉe medikamentoj ekzistas ebleco pri plusaj 5 jaroj. Oni devas pagi por la patento ĉiujare kaj laŭ la geografia valideco, tiel la patento malvalidas pro nepago de ĉiujara patentiga prezo.
Multaj nun kritikas la patentan sistemon, ĉar kelkfoje ĝi anstataŭ instigi al evoluo, baras ĝin, daŭro de protekto emas trolongiĝi, kaj ne plu estas profito al la verkisto/inventisto, sed monopolo al firmaoj, cetere la problemo pri eventualaj trouzoj de patentigo kaj ties sociaj malbonefikoj iĝis politika temo (vidu: [[Movado kontraŭ kopirajto]], [[Alimondismo]]). Oni kelkfoje provas patentigi trivialajn metodojn kiel novaĵojn, tiel malhelpante konkurantojn.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Intelekta propraĵo]]
* [[Juro]]
== Literaturo ==
 
=== germane ===
* Heinrich Hubmann, Horst Götting, Hans Forkel: ''Gewerblicher Rechtsschutz''. 7. Auflage. C. H. Beck, 2002, ISBN 3-406-49124-3
* Volker Ilzhöfer: ''Patent-, Marken- und Urheberrecht''. 5. Auflage. Vahlen, 2002, ISBN 3-8006-2851-1
* Fritz Machlup: ''[http://www.sffo.de/machlup1.htm la ekonomiaj bazoj de la patentaj juroj]'', 1961
 
== Ekstera ligilo ==
{{el}} [http://www.esperanto.be/fel/mon/007177.html Artikolo en Monato pri patentoj]
 
[[sv:Patent]]
[[th:สิทธิบัตร]]
[[tl:Patente]]
[[tr:Patent]]
[[uk:Патент]]
148 378

redaktoj